Nord-Kaŭkazia federacia regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Kaŭkazia federacia regiono
Federaciaj regionoj de Rusio [+]

LandoRusio

Koordinatoj44° N, 45° O (mapo)43.711444.8061Koordinatoj: 44° N, 45° O (mapo)
ĈefurboPjatigorsk
- koordinatoj44° N, 45° O (mapo)43.711444.8061Koordinatoj: 44° N, 45° O (mapo) [+]
Areo170 439 km² (17 043 900 ha) [+]


Nord-Kaŭkazia federacia regiono (Tero)
Nord-Kaŭkazia federacia regiono (Tero)

Nord-Kaŭkazia federacia regiono (Rusio)
Nord-Kaŭkazia federacia regiono (Rusio)
DEC

Map
Nord-Kaŭkazia federacia regiono

Vikimedia Komunejo:  North Caucasian Federal District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nord-Kaŭkazia federacia regiono (ruse Северо-Кавказский федеральный округ) estas federacia regiono de Rusia Federacio, eligita el la konsisto de la Suda federacia regiono la 19-an de januaro 2010 per ukazo de prezidento Dmitrij Medvedev. La regiono konsistas el la jenaj federaciaj subjektoj: Ĉeĉenio, Dagestano, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Karaĉajio-Ĉerkesio, Nord-Osetio kaj Stavropola regiono. Adigeio kaj Krasnodara regiono, geografie situantaj en Norda Kaŭkazio, restas en la konsisto de la Suda federacia regiono.

La areo de la nova federacia regiono konsistigas ĉirkaŭ unu procentaĵon de la tuta areo de Rusio, tamen en ĝi loĝas signifa parto de rusia loĝantaro — 9 108 000 personoj. La plej grandaj etnoj de la distrikto estas rusoj, ĉeĉenoj kaj avaroj.

Ĉefurbo de la Nord-Kaŭkazia federacia regiono estas la urbo Pjatigorsk, nek la plej granda, nek ĉefurbo de unu el la konsistigantaj regionoj. Ĝi tamen oportune situas, havas gravan kulturan valoron kaj estas parto de granda aglomeracio (tuj apude estas aliaj urboj: Kislovodsk, Jessentuki, Mineralnije Vodi kaj aliaj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]