Nord-Kebekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Kebekio
Administra regiono
administra regiono de Kebekio • censodistrikto de Kanado [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

- koordinatoj56° N, 74° U (mapo)56.166666666667-74.416666666667Koordinatoj: 56° N, 74° U (mapo) [+]
Areo839 000 km² (83 900 000 ha) [+]

Loĝantaro45 740 [+] (2021)
Denseco0,05 loĝ./km² [+] [+]

Nord-Kebekio (Tero)
Nord-Kebekio (Tero)

Nord-Kebekio (Kebeko)
Nord-Kebekio (Kebeko)
DEC
Nord-Kebekio
Nord-Kebekio

Map
Nord-Kebekio

Vikimedia Komunejo:  Nord-du-Québec [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo de Kebekio indikante Nord-Kebekion

Nord-Kebekio (france Nord-du-Québec) estas la plej granda administra regiono de Kebekio en Kanado. Ĝi ampleksas 839 000 km², pli ol la duono (55%) de la tuta areo de Kebekio - pli granda ol Francio kaj Belgio kune, aŭ pli granda ol Teksaso.

Tamen, nur 0,5 % de la kebekia loĝantaro loĝas tie, 40 000 homoj. La aborigenaj krioj kaj inuitoj konstituas 60 % el la loĝantaro. La ne-aborigenoj parolas la francan, dum la aborigenaj loĝantoj gardas siajn lingvojn, la kria kaj la inuktituta laŭkaze.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono okupas la nordan duonon de la provinco kaj la plejparto de la duoninsulo Labradoro. Ĝi limiĝas inter la golfoj Hudsona kaj James okcidente, la Hudsona Markolo kaj golfo Ungava norde, la regiono Labradoro de Novlando kaj Labradoro oriente, kaj la administraj regionoj Abitibio-Temiskamingio, Maŭricio, Saganio–Sankt-Johan-Lagio kaj Nord-Bordio sude kaj sudoriente.

La suda parto de la regiono etendiĝas de la golfo James ĝis la montaro Otish de la Laŭrenca tabulo, kaj plejparte konsistas el tajgo. La norda parto, Nunaviko, iom kovriĝas per tajgo sude sed la plejparto estas tundro, interalie kovrante la tutan duoninsulon Ungava.

La teritorio riĉegas je freŝa akvo; lagoj, riveroj kaj rezervujoj okupas 121 000 km² (14 %) de la vastega teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1670, la regiono Nord-Kebekio estis parto de la Tero de Ruperto administrata de la Kompanio de la Hudsona Golfo ekde la 16a jarcento. Malsamkiel aliaj partoj de Kebekio, ĝi neniam estis posedaĵo de Francio, t.e. neniam parto de Nova Francio. Ĝi ne estis grande koloniizita de britoj, sed ili havadis kontaktojn kun la aborigenaj gentoj, kies dua lingvo do fariĝis efektive la anglan. Tamen, hodiaŭ, preskaŭ duono de la aborigena gento havas la francan kiel duan lingvon.

En 1870, la Brita Imperio donigis tiun regionon al la nova Dominio Kanado, kaj ĝi fariĝis parto de la Nordokcidentaj Teritorioj kiel la distrikto Ungava. En 1898, la kebekia landlimo antaŭeniĝis ĝis la rivero Eastmain, proksime al la 52a paralelo. En 1912, Kanado transdonis la plejparton el la cetero de Ungava al Kebekio. Ĉi tiuj du plivastigoj pli ol duobligis la areon de Kebekio. Tamen, la sudaj kebekianoj atendis ĝis la jaroj 60 por eksetli en tiu norda regiono (de kiu la tiama nomo Nouveau-Québec, "Nova Kebekio", por parto de la regiono), grandaparte por labori je la grandegaj hidroelektraj projektoj kiel la centralaro de la golfo James. Tiu instigis la estigon de novaj urboj, ekzemple Radisson, en la jaroj 60 kaj 70.

En la regiono Nord-Kebekio estas granda parto de la teritorio kovrita de la Interkonsento pri la golfo James kaj norda Kebekio en 1975, landpretenda interkonsento inter Kanado, Kebekio, la provinca elektrofirmao Hydro-Québec, la Krioj, kaj la Inuitoj; la Inuoj alkonsentis en 1978. Nova interkonsento, la Interkonsento pri nova rilato inter la kria nacio kaj la kebekia registaro, subskribiĝis en 2002. Ĉi tiuj konsentoj aparte prileĝis la disvolviĝon de hidroelektraj instalaĵoj en la regiono, rilate al la landaj rajtoj de la aborigenaj nacioj.

Alie, la landlimo inter Kebekio kaj Novlando kaj Labradoro estis svaga ĝis 1927, kiam ĝi estis fiksita de la juĝa komitato de la Brita Privata Konsilio. Inter Nord-Kebekio kaj Labradoro ĝi sekvas la akvodislimon laŭ la montaro Torngat. Tamen, la kebekia registaro ne agnoskas tiun decidon rilate al la landlimo kun Nord-Bordio.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Estas limigita reto de vojoj en la regiono Jamésie, servante la plejparton de la malmultaj komunumetoj. La plejparto konstruiĝis dum la projekto de la golfo James. La ĉefa vojo estas la Route de la Baie-James, pavimita eltendaĵo de la vojo 109 de Matagami ĝis Radisson. La gruza Route du Nord, 407 km longa, ligas la Route de la Baie-James al la vojo 167 apud Chibougamau. La gruza Route Trans-Taïga, 666 km longa, eltendiĝas de la Route de la Baie-James ĝis Caniapiscau.

La malmultaj provincaj vojoj estas en la tutsudo de la regiono, interalie la vojo 109 al Matagami, vojo 113 al Chibougamau, kaj vojo 167 ĝis Mistissini.

Neniuj vojoj aliras Nunavik-on el la sudo. Aliro estas nur per aviado aŭ martransporto al bordaj komunumoj. Estas izolitaj vojoj en kaj ĉirkaŭ la vilaĝoj, kaj izolita vojo de la minejo Raglan al la golfo Deception apud Salluit.

Teritoria divido de Nord-Kebekio[redakti | redakti fonton]

La regiono Nord-Kebekio dividiĝas inter tri partoj.

  • Nunavik estas la plej vasta norda parto, limiĝante je la 55a paralelo. La tundro-kovrita teritorio estas enloĝata preskaŭ ekskluzive de la inuitoj en 14 vilaĝoj laŭ la marbordo. Nunavik-on administras la Administrado regiona Kativik.
  • Jamésie estas la suda parto, inter la golfo James kaj la montaro Otish. La tajgo-kovrita teritorio konsistas el kvin municipoj, t.e. kvar urboj enklavitaj en la vasta municipo Baie-James.
  • Eeyou Istchee estas nova administro kreita en 2007, inkluzivante la 9 kriajn vilaĝojn de la regiono. La vilaĝoj kaj la rezervataj landoj apartenantaj al ili estas enklavoj de la du ĉi-supraj regionoj.

Municipa organizo[redakti | redakti fonton]

Nunavik[redakti | redakti fonton]

Jamésie[redakti | redakti fonton]

Eeyou Istchee[redakti | redakti fonton]