Nord-Oseta ASSR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Oseta ASSR
5-a de decembro 1936 – 9-a de novembro 1993

aŭtonoma respubliko de Sovetio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
634 009
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Nord-Oseta Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, mallonge Nord-Oseta ASSR (osete Цӕгат Иристоны Автономон Советон Социалистон Республикӕ; ruse Северо-Осетинская Автономная Советская Социалистическая Республика) estis parto de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko apartenanta al Sovetunio. Ĝia ĉefurbo estis Vladikavkazo, kiu de 1931 ĝis 1944 kaj de 1954 ĝis 1990 nomiĝis Orĝonikidze (ruse Орджоникидзе), omaĝe al Sergo Orĝonikidze, kaj inter 1944 kaj 1954 nomiĝis Dzauĝikau (ruse Дзауджикау), laŭ la oseta nomo de la loko.

La 7-an de junio 1924 ene de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko ekestis "Nord-Oseta aŭtonoma provinco", kiu la 5-an de decembro 1936 ricevis la nomon "Nord-Oseta Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko" (ASSR). Je la 20-a de julio 1990, la tria sesio de la Supera Soveto de la Nord-Oseta ASSR ŝanĝis la nomon al "Nord-Oseta Soveta Socialisma Respubliko" (SSR), parto de la RSFSR.[1] Post la disfalo de Sovetunio en 1991, la regiono konservis sian statuson kiel respubliko ene de la Rusia Federacio kaj nun nomiĝas Nord-Osetio-Alanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Republic of North Ossetia - Alania. Rusia Centro de Flagoscienco kaj Heraldiko. La 15-a de julio 2007. Alirita la 25-an de junio 2021.