Departemento Nord-Ouest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Haitio

Nord-Ouest (kreole: Nòdwès) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "nord-okcidento". Ĝi estas la plej norda departemento kaj la plej okcidenta inter la nordaj. Al ĝi apartenas la Testuda Insulo, la plej norda teritorio de Haitio.

La areo de Nord-Ouest estas 2.176 (laŭ aliaj: 2.103) km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 662.777. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-NO. Plej grava urbo estas kaj departementa ĉefurbo Port-de-Paix.

La departemento estas dividita en tri arondismentojn, kiuj konsistas el sume 10 komunumoj:

Vidu ankaŭ