Nord-Rusia interveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nord-Rusia intervenoBlankursa ekspedicio (angle Northern Russian ExpeditionAmerican North Russia Expeditionary Force - ANREFAmerican Expeditionary Force North Russia - AEFNR) estis intervencio de kontingento de ĉ. 5.000 usonaj trupoj, kiuj surteriĝis en Arĥangelsk, Rusio kaj forpelis la bolŝevikajn fortojn el la ĉirkaŭa regiono, en periodo de septembro 1918 ĝis julio 1919. La militista ekspedicio estis parto de larĝa envolviĝo en la rusian internan militon.

La alianca interveno[redakti | redakti fonton]

La Nord-Rusia interveno okazis laŭ decido de usona prezidento Woodrow Wilson responde al petoj de la registaroj de Britio kaj Francio pri organizo de aliancan intervencion en norda Rusio (konata ankaŭ kiel Nord-Rusia kampanjo). La britoj kaj francoj havis kvar argumentojn por tiu interveno:

  1. prevento, ke la alianca milita materialo – rezervita en Arĥangelsko (originale celita por la orienta fronto) – venu en manojn de la germanaj aŭ bolŝevikaj fortoj,
  2. preparo je ofensivo por helpi la Ĉeĥan legion, kiu stacionis apud la Transsiberia fervojo
  3. revivigo de la orienta fronto per malvenko de la bolŝevika armeo, kun apogo de la Ĉeĥa Legio kaj kontraŭbolŝevikaj fortoj
  4. haltigo de disvastiĝo de komunismo kaj bolŝevika ekzemplo.

La 17-an de julio, 1918, la usona armea 85-a infanteria divizio forlasis la trejnejon ĉe Camp Custer, Michigan por aliĝi al la okcidenta fronto en Francio. Tri tagojn poste, prezidento Wilson interkonsentis pri limigita partopreno de usonaj trupoj en la alianca intervencio kun la kondiĉo, ke ili nur gardas la militan materialon. La usonaj trupoj alvenis en Arĥangelsko la 4-an de septembro, 1918 kaj venis sub britan komandadon.

La bataloj[redakti | redakti fonton]

Kiam la brita komandanto de la alianca interveno alvenis en Arkhangelsk la 2-an de aŭgusto, 1918, oni malkovris, ke la alianca milita materialo estis jam alimovita apud la rivero Dvina fare de la retiriĝantaj bolŝevikaj fortoj. Pro tio, kiam la usonaj trupoj alvenis unu monaton poste, ili jam faris ofensivajn atakojn por helpi fuĝon de la Ĉeĥa legio. La brita komandanto sendis la Unuan Bataliono de la 339-a infanterio supren de la Dvina-rivero kaj la Trian Batalionon de la 339-a supren de la Vologda-fervojo. Ili repuŝis la bolŝevikajn fortojn dum la sekvaj ses semajnoj.

Tamen, tiuj du frontoj longis centojn da mejloj kaj estis ekstreme mallarĝaj kaj malfacilaj pro provizo, defendo. Fine de oktobro de 1918, ili estis jam ne plu eblaj por daŭrigi la ofensivon. La aliancanoj agnoskis la rompeblan situon kaj rapidan proksimiĝon de la vintro, ekpreparis sin por defensiva pozicio.

La alianca komandanto baldaŭ konsciiĝis, ke oni loke no povas trovi, eduki ŝufiĉe da kontraŭbolŝevikaj soldatoj. Tiel ili abdikis pri la plano por kontaktiĝi kun la Ĉeĥa legio kaj volis rezervi la akiritajn areon tra la vintro. Dum la vintro, la bolŝevika armeo komencis ofensivon, precipe apud la Vaga-rivera parto de la Dvina rivera fronto, kie la bolŝevikoj kaŭzis perdojn ĉe la aliancanoj kaj repuŝis ilin je ega distanco.

Dum tiu tempo, la usonaj fortoj suferis 110 murdoj pro bataloj, malaperis ĉ. 30 soldatoj, mortis je infektoj 70 (90% pro hispana gripo).

retiriĝo[redakti | redakti fonton]

Sekve de la armistico la 11-an de novembro, 1918, familianoj kaj amikoj de la ANREF-soldatoj skribis leterojn al novaĵgazetoj kaj cirkuligis peticiojn al la reprezentantoj en la usona kongreso, petante tujan revenon de ANREF el norda Rusio.

Ĉar la maro ĉe Arĥangelsko estis neŝipebla, la soldatoj senesperiĝis kaj devenis elteni ĝis printempo de 1919. Prezidento Wilson komandis al la milita departemento – la 16-an de februaro 1919 – ekplani la retiriĝon de ANREF el Norda Rusio. En marto de 1919, kvar usonaj soldatoj ein Kompanio B de la 339-a infanterio skizis protestan peticion pro ilia daŭra ĉeesto en Rusio. La usona armea brigada generalo Wilds B. Richardson alvenis en Arĥangelsk sur glacirompilo "Canada" la 17-an de aprilo, 1919, kun ordeno pri la koordinita retiriĝo de la usonaj trupoj "je la plej frue ebla dato". La 26-an de majo, 1919, la unua duono de 8.000 voluntulaj membroj de la brita Nord-Rusia Help-Forto alvenis en Arĥangelsk por ŝanĝi la usonajn trupojn. Komence de junio, la usona soldataro de ANREF ekŝipis al Brest, Francio kaj poste al Novjorko kaj hejmen, kiu estis por la plimulto en Michigan.

Dum la retiriĝo, la soldatoj de ANREF decidis nomi sin "Polar Bears" (blanka urso) kaj surportis sur la amldektra maniko insignon de blanka urso. La ANREF estis oficiale malfondita la 5-an de aŭgusto, 1919.

Jarojn post la retiriĝo, prezidento Warren G. Harding nomis la intervenon eraro kaj kulpigis la antaŭan administradon.

Hejmenlivero de la mortintoj[redakti | redakti fonton]

Post la hejmenveno, la veteranoj lobiis por trovi kaj hejmenliveri la korpojn de ĉ. 125 usonaj soldatoj, kies kadavroj restis en norda Rusio. La serĉadon malfaciligis la manko de la diplomatiaj rilatoj inter Usono kaj Sovetunio. La unua esplora ekspedicio de la veteranoj okazis en aŭtuno de 1929 kaj trovis, identigis kaj reliveris restaĵojn de 86 usonaj soldatoj. Aliaj dekoj da restaĵoj de ANREF-soladoj alvenis ŝipe en Usono en 1934, tiel oni ne trovis ĉ. 30 mortintajn soldatojn.

La lasta vivanta trupano de la interveno estis Harold Gunnes (1899- 11-an de marto 2003).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • With the "Die-Hards" in Siberia (1920, ISBN 1-4191-9446-1)
  • Goldhurst, Richard: The Midnight War (1978)
  • Guins, George Constantine: The Siberian intervention, 1918-1919 (1969)
  • Kindall, Sylvian G.: American Soldiers in Siberia (1945)
  • Moore, Joel et al.: The American Expedition Fighting the Bolsheviki: Campaigning in North Russian, 1918-1919 (2003)
  • Willett Jr., Robert L.: Russian Sideshow: America's Undeclared War, 1918-1920 (2003)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]