Nord-Vjetnamio
| |||
oficiala lingvo | vjetnama | ||
ĉefurbo | Hanojo | ||
ŝtatestro | Tôn Đức Thắng | ||
ĉefministro | Pham Van Dong | ||
areo | 158.750 km² | ||
nombro de enloĝantoj | 22.480.000 (1973) | ||
denseco de enloĝantoj | 142 enloĝantoj pr km² | ||
malneta nacia produkto perkape |
100 USD | ||
ŝtata sendependeco - deklarita - internacie rekonita - ŝtato malfondita |
de Francio la 2-an de septembro 1945 1954 la 2-an de julio 1976 | ||
valuto | Đồng | ||
tempozono | UTC +7 | ||
nacia himno | Tiến Quân Ca |
Nord-Vjetnamio ekestis pro la divido de Vjetnamio laŭlonge de la 17-a latitudo en nordan parton, la Vjetnama Demokratia Respubliko sub gvidado de Ho Chi Minh kaj sudan parton sub prezidento Ngô Đình Diệm laŭ la rezultoj de la Ĝeneva Konferenco de la 21-a de julio 1954. Nord-Vjetnamio estis parto de la Orienta Bloko - la tiel nomata "Dua mondo".
La 30-an de aprilo 1975 Sud-Vjetnamio senkondiĉe kapitulaciis post 30-jara milito pri la lando kaj la 2-an de julio 1976 la norda kaj suda parto sub la nomo Socialisma Respubliko Vjetnamio reunuiĝis.