Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj
La nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahar-arab-dezerta ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj de norda Afriko. Ĝi konstituas la nordan randon de Saharo kaj najbaras la ekoregionojn de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj kiuj troviĝas en Magrebo kaj Cyrenaica. Vintraj pluvoj subtenas arbustarojn kaj sekajn duonarbarojn kiuj konstituas transiron inter la regionoj kun mediteranea klimato norden, kaj la plenarida sahar-dezerta ekoregiono suden. Ĝi kovras 1 675 300 kvadratajn kilometrojn en Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maŭritanio, Maroko, Tunizio, kaj Okcidenta Saharo.
Flaŭro [redakti]
En la interdunaj depresioj vegetas arbustoj de Retama raetam, lotusozizifo, Genista saharae, Calligonum comosum kaj kelkaj arbospecioj (Acacia raddiana, Acacia seyal, Pistacia atlantica, Tamarix aphylla, Calligonum azel, Calligonum arich). En la depresioj de la uedoj ekzistas endemiismojn kiel Panicum turgidum, Pithuranthos sp., Neurada procumbens, Anastatica hyrochuntina, aŭ Astragalus gombo. La hamadoj ankaŭ havas siajn endemiajn speciojn, kiel Pithuranthos chloranrhus, Helianthemum lippii, Gymnocarpos decander, Helianthemum kahirikum, Anabasis aretioides kaj Arthrophytum schmittianum.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |
- angle Ekoregiono PA1321 : Nord-sahara stepo kaj duonarbaroj (WWF)
- angle Nord-sahara stepo kaj duonarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Nord-sahara stepo kaj duonarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Nord-sahara stepo kaj duonarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Nord-sahara stepo kaj duonarbaroj (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu North Saharan steppe and woodlands
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||