Nord
Nord | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Numero | 59 |
Prefektejo | Lilo / Lille |
Subprefektejoj | Avesnes-sur-Helpe Cambrai Douai Dunkerque Valenciennes |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Patrick Kanner |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 2 611 293 (2021) |
Areo | 5 742,8 km² |
Loĝdenso | 455 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 6 |
Kantonoj | 79 |
Komunumaroj | 51 |
Komunumoj | 650 |
Nord [nɔʁ] estas la plej norda el la departementoj de Francio. Kune kun Pas-de-Calais, ĝi apartenas al la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi etendiĝas sur 5 743 km2 kaj estas la plej loĝata departemento kun 2 571 940 loĝantoj. La ĉefurbo estas Lilo / Lille. La departemento entute enhavas 650 komunumojn.
Geografio
Nord havas landlimojn kun la departementoj Pas-de-Calais, Aisne kaj Somme, sed ankaŭ kun Belgio.
Naturaj kaj historiaj regionoj
Esperanto-movado
La unua esperantisto en la regiono estis konjekteble Firmin Durieŭ en 1898. La unuaj E-kluboj estis fonditaj en 1902 (en Lilo, Bulonjo-ĉe-Maro kaj Saint-Omer).
Hodiaŭ ekzistas ekzemple asocio Lille Villeneuve Espéranto.
Administrado
En la departemento Nord estas 652 komunumoj, 2 urbaj komunumoj (communautés urbaines), 5 kunurbaj komunumoj (communautés d'agglomération) kaj 43 komunumaj komunumoj (communautés de communes).
La departemento Nord estas administre dividita en ses arondismentojn, ĉiun kun subprefektejo.
- Arondismento de Avesnes-sur-Helpe
- Arondismento de Cambrai
- Arondismento de Douai
- Arondismento de Dunkerque
- Arondismento de Lille
- Arondismento de Valenciennes