Norda Kantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Norda Kantaro estas projekto kolekti ĉiujn nordujajn kantojn kiujn iu tradukis en esperanton. La projekton iniciatis Kukoleto kaj post ŝia troa maljuniĝo transprenis Martin Strid. La kolekto en komenco de jaro 2009 enhavis pli ol okcent kantojn danajn, finnajn, islandajn, norvegajn kaj svedajn kun, en kazo de kompleta kolektero, plena originlingva teksto, priaj notoj, melodio per tonsilaboj - foje ĝis kvar voĉoj - kaj teksto en esperanto laŭ ĉiu trovita aparta traduko, foje ĝis tri aŭ kvar versioj de diversaj tradukintoj. Ek de jaro 2014-a la nombro de kantoj preterpasis 900-ujn kaj inkluzivas kelkajn feroajn dancobaladojn [1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete, la plej aktuala versio de Norda Kantaro troviĝas ĉe http://nk.tone.se Arkivigite je 2021-05-18 per la retarkivo Wayback Machine.