Norda Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Altebenaĵo
Altebenaĵo
altebenaĵo [+]

LandoHispanio
Koordinatoj41° 41′ 14″ N, 4° 34′ 13″ U (mapo)41.687272222222-4.5703138888889Koordinatoj: 41° 41′ 14″ N, 4° 34′ 13″ U (mapo)


Norda Altebenaĵo (Hispanio)
Norda Altebenaĵo (Hispanio)
DEC
Norda Altebenaĵo
Norda Altebenaĵo

Map
Norda Altebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Meseta Norte [+]
vdr
Norda Altebenaĵo nordokcidente de la Iberia Duoninsulo ĉirkaŭata de tri montoĉenoj kaj de la nordorienta angulo de Portugalio.
Tipa pejzaĝo de la Norda Altebenaĵo en la provinco Avilo.

Norda Altebenaĵo (hispane Meseta Norte) estas la norda parto de la Hispana Centra Altebenaĵo, situanta norde de la Centra Sistemo. Ĝi enhavas plej el la regiono Kastilio-Leono. Ĝi karakteras pro klimato mediteranea kun trajtoj de kontinenteco: longaj kaj malvarmaj vintroj kaj mallongaj kaj varmaj someroj. Ties pekuliara pejzaĝo, relative ebeneca kaj sen multa vegetaĵaro estas kerno de la tradicia bildo de la interna Hispanio.

Ĝis antaŭ nelonge la neirigacia agrikulturo estis la ĉefa ekonomia resurso de tiu regiono. Tamen ekde la eniro en 1986 de Hispanio en la tiam nomita Eŭropa Ekonomia Komunumo (aktuala Eŭropa Unio), la agrikulturo devis lasi spacon al aliaj aktivadoj kaj nun la laboristaro dediĉita al la unuaranga sektoro ege malpliiĝis.

Tiu ebenaĵo limiĝas norde kun la Kantabra Montaro, kun misniveloj de ĝis 500 m., oriente kun la altebenaĵoj de la Iberia Sistemo, kun misniveloj de ĝis 100-200 m, sekve al areoj de Burgo de Osma kaj Almazán kaj poste kun la montoĉenoj de la Centra Sistemo. Okcidente la misniveliĝo ne estas tiom markata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]