Norda Karolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Karolino
Flago Sigelo
Mapa de Usono: Norda Karolino estas ruĝa

Aliaj ŝtatoj de Usono

Bazaj informoj
Kromnomo: Tar Heel State
Ĉefurbo: Raleigh
Plej granda urbo: Charlotte
Areo
Rango (en Usono): 28
Entute: 139.509 kvadrataj kilometroj
Tero: 126.256 kvadrataj kilometroj
Akvo (%): 13.227 kvadrataj kilometroj (9,5 %)
Loĝantoj
Rango (en Usono): 11
Entute (2004): 8.541.221
Loĝdenso: 61,2 personoj je kvadrata kilometro
Usona ŝtato
ekde: la 21-a de novembro 1789
Geografio
Horzono: Eastern: UTC-5/-4
Latitudo: 34° ĝis 36° 21' norda lat.
Longitudo: 75° 30' ĝis 84° 15' okcidenta long.
Larĝeco: 240 kilometroj
Longeco: 805 kilometroj
plej alta ejo: 2.037 metroj super marnivelo
mezuma alteco: 215 metroj super marnivelo
plej malalta ejo: 0 metroj
Politiko
Landestro: Michael Easley

Norda Karolino [ˈnɔːɹθ ˌkæɹəˈlaɪnə] (angle North Carolina) estas usona ŝtato ĉe la sudorienta marbordo de Usono. Najbaraj ŝtatoj estas Suda Karolino kaj Georgio (en la sudo), Tenesio (en la okcidento) kaj Virginio (en la nordo).

La ĉefurbo de Norda Karolino estas Raleigh, la plej multajn loĝantojn havas Charlotte.

Historio

Antaŭ la alveno de la unuaj eŭropanoj, loĝis en Norda Karolino kelkaj indianaj triboj: ĉerokoj, lumbioj, muskogoj, kaj tuskaroroj. Ankaŭ kataŭboj loĝis tie, sed ekde kiam, estas temo malklara.

La unua eŭropano en Norda Karolino estis Giovanni De Varrazano en 1524.

Inter 1580 kaj 1590 Anglio dufoje provis fondi koloniojn en Norda Karolino. Ambaŭ provoj fiaskis. Nur komence de la 17-a jarcento sukcesis daŭra loĝado de eŭropanoj en Norda Karolino. En 1705 oni fondis Bath, la unuan urbon en Norda Karolino.

Norda Karolino estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiuj ribelis kontraŭ la brita rego en la Usona Revolucio.

Dum la Usona Enlanda Milito (18611865) Norda Karolino apartenis al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.

Loĝantoj

La loĝantaro de Norda Karolino kreskis de 6,6 milionoj en 1990 al 8 milionoj en 2000.

Proksimume 100 000 loĝantoj de Norda Karolino estas indianoj. La plejparto el ili apartenas al la ĉerokoj kaj la lumbioj.

Sian nomon ricevis Norda Karolino honore al la brita reĝo Karolo la 1-a.

Urboj

Inter la plej grandaj urboj de Norda Karolino estas:

Esperanto-movado

Ekzistas Esperanto-Societo de la Karolinoj kaj Virginio [1]. Lokaj grupoj estas en la Triangulo (Raleigh, Durham, Chapel Hill), Charlotte/Davidson kaj Boone/Blowing Rock.

UEA havas delegitojn en Blowing Rock kaj Durham.