Norda Lando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la arkipelago

Norda Lando (ruse Северная Земля, latine Severnaya Zemlya) estas arkipelago en la Arkta Oceano norde de 80 ° N. Ĝi situas inter Karaa Maro kaj Lapteva Maro kaj norde de la Duoninsulo Tajmir. Administre la areo estas parto de Krasnojarska regiono, Rusia Federacio kaj okupas 37.0 mil. km ².

Malkovro

La malkovro okazis en 1913. Tiam ŝipestro Boris Vilkickij opiniis, ke li vidas solan insulon kaj donis al ĝi nomon de rusia imperiestro Nikolao la 2-a. Tamen flugoj de zepelinoj en 1931 deklaris, ke tie estas almenaŭ du insuloj. Danke al esploroj de la sovetaj ekspedicioj en 1930 - 1932 sub gvido de eminenta sciencisto Georgij Uŝakov nun oni scias, ke Norda Lando konsistas el kvar ĉefaj insuloj:

Konsisto

Plej norda punkto de Azio

La plej norda punkto de Azio situas sur Arkta kabo de insulo Komsomolano kun jenaj koordinatoj: Koordinatoj: 81° 15′ 54.68″ N 95° 39′ 11.68″ O / 81.2651889 °N, 95.6532444 °O / 81.2651889; 95.6532444 (mapo) Koordinatoj: Parametro: "scale=" estu "scale:"
Koordinatoj: Parametro: "scale=" estu "scale:"
Koordinatoj: Parametro: "scale=" estu "scale:"
. Tie regas polusa klimato. La jara temperatura averaĝo estas -14,0 °C, minimuma vintra temperaturo atingas -50,0 °C. Ekde mezprintempo ĝis mezaŭtune tie la suno ne malaperas kaj do brilas permanente, la alian jarduonon okupas la nokto.

La plej grandan parton de la insularo kovras glaciaj kupoloj, kies alteco atingas 965 m. En ĝi estas multaj lagoj.

En la tuta areo de la arkipelago neniu permanente loĝas.

Ĉkalov transflugado

La 21-an de julio 1936 aviadilo Tupolev ANT-25 gvidita de Valerij Ĉkalov unue transflugis super la arkipelago.

Faŭno

Ĉefaj reprezentantoj de tiea faŭno estas:

Flaŭro

Arboj, arbetoj kaj floroj (escepte de Polusa papavo) forestas. La ŝtonan supraĵon kovras kladonio kaj likeno.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj