Norda Prismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Norda Prismo estis dumonata kultura revuo en Esperanto, kiu aperis de 1955 ĝis 1975. La fondinto kaj unua redaktoro de la gazeto estis Ferenc Szilágyi. Post la morto de Szilágyi la redaktadon daŭrigis William Auld ĝis 1972. Norda Prismo iĝis unu el la plej prestiĝaj literaturaj revuoj. La eldonado de Norda Prismo ĉesis en 1975.