Norda Rodezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Rodezio
1924 – 1964

protektoratoBrita protektorato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Loko de Norda Rodezio en Suda Afriko
Cecil Rhodes

Norda Rodezio aŭ en angla Northern Rhodesia estis protektorato en sudcentra Afriko, formita en 1911 per unuigo de du pli fruaj protektoratoj nome Nordokcidenta Rodezio kaj Nordorienta Rodezio. Ĝi estis dekomence administrita, kiel la du antaŭaj protektoratoj, de la Brita Sudafrika Kompanio, (BSAC), nome kolektiva entrepreno je la konto de la brita registaro. Kvankam sub la regado de la BSAC, ĝi havis trajtojn de kunentreprena kolonio la traktatoj de la BSAC kun la lokaj registoj kaj la brita leĝaro havigis la statuson de protektorato. El 1924 ĝi estis administrita de la brita registaro kiel protektorato laŭ similaj kondiĉoj al aliaj brit-administrataj protektoratoj. La teritorio allogis relative malgrandan nombron de eŭropaj setlantoj, sed ekde kiam tiuj sekurigis politikan representadon, ili agitiĝis por regado de minoritato de blankuloj, ĉu kiel separata ento aŭ asocie kun Suda Rodezio kaj eble Njaslando. La minerala riĉo de Norda Rodezio allogis la atenton de la politikistoj de Suda Rodezio, sed la brita registaro preferis pli foran asocion por inkludi Njaslandon. Tio intencis ŝajne protekti afrikanojn de Norda Rodezio kaj Njazalando el diskriminaj leĝaroj de Suda Rodezio. La Federacio de Rodezio kaj Njaslando formita en 1953 estis tre malpopulara inter la afrikana majoritato kaj ties formado akcelis alvokojn por majoritata regado. Kiel rezulto de tiu premo, la lando iĝis sendependa en 1964 kiel Zambio.

La geografia, male al politika, termino "Rodezio" referencis al regiono ĝenerale enhavanta la areojn kiuj nune estas Zambio kaj Zimbabvo.[1] El 1964 ĝi referencis nur al iama Suda Rodezio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 14° 07′ S 27° 38′ O / 14.117 °S, 27.633 °O / -14.117; 27.633 (mapo)