Norda distrikto de Israelo
El Vikipedio
| Norda distrikto מחוז הצפון Meĥoc haCafon |
|
|---|---|
|
|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Nazareto |
| Areo | 3 324 km² |
| Loĝantaro | 1 185 400 (2005) |
| Loĝdenso | 356,6 loĝantoj po km² |
| ISO-kodo | IL-Z |
La norda distrikto (hebree מחוז הצפון, Meĥoc haCafon) estas unu el ses ĉefaj administraj unuoj de Israelo. Distrikta ĉefurbo estas Nazareto. En 2005 en la teritorio vivis 1 185 400 loĝantoj.
La distrikto pludividiĝas al kvar (laŭ israela registara vidpunkto kvin) subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa):
- Cefat resp. Safed
- Kineret
- Jizre'el
- Akko
- Golano; tiu el kvar naturaj regionoj konsistanta subdistrikto estis aneksita de la israela ŝtato, sed la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj ne agnoskas ĝin parto de la ŝtata teritorio de Israelo.
Jerusalemo (מחוז ירושלים) | Norda distrikto (מחוז הצפון) | Ĥajfo (מחוז חיפה) | Centra distrikto (מחוז המרכז) | Tel-Avivo (מחוז תל אביב) | Suda distrikto (מחוז הדרום)