Norda fervojo de imperiestro Ferdinando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Surskribo: Kaiser Ferdinands-Nordbahn sur ĉefstacidomo en Bielsko-Biała

Norda fervojo de imperiestro Ferdinando (KFNB, en la origina versio Kaiser Ferdinands-Nordbahn) estas nomo de kompanio, kiu estis establita por konstruado kaj trafikado de fervojo el Vieno ĝis Bochnia kun deflankiĝoj al Brno, Olomouc, Opava, Bielsko-Biała kaj al deponejoj de salo en Dwory, Wieliczka kaj ĉe Bochnia. Sed iom post iom ĝi okupiĝios ankaŭ per aliaj aktivecoj, precipe per minado de karbo.

Sed la nomo KFNB krom la nomo de la kompanio enviviĝis prefere kiel nomo por indikita fervojo. Ĝis hodiaŭ la fervojistoj en Ĉeĥio nomas la fervojon inter Petrovice u Karviné kaj Břeclav "Ferdinanda fervojo" kaj malkiel ĉe aliaj fervojoj en la lando oni sur ĝi veturas je la maldekstra flanko.

Estiĝo de KFNB[redakti | redakti fonton]

Kiel daton de estiĝo eblas konsideri la 1-an de marto 1836, kiam estis komencita deskribo de akcioj de tiu ĉi kompanio. Je tri tagoj pli poste la imperiestro Ferdinando la Bonkora subskribis privilegion por la konstruado de la fervojo Vieno - Bochnia. La unua amasa kunveno de la akciistoj okazis la 15-an de aprilo 1836. Dum 15 tagoj de la deskribo de la akcioj estis amsigitaj sufiĉaj rimedoj, do mallongtempe post tio povis komenci la konstruado de la fervojo.

Memortabulo en stacio Floridsdorf rememoriganta la malfermon de sektoro Floridsdorf - Deutsch-Wagram

El Vieno ĝis Brno, Olomouc kaj Lipník[redakti | redakti fonton]

Plene la konstruado de la fervojo ekkuris en la jaro 1837 kaj oni progresis plimapli de Vieno norden. Kiel la unua estis jam en novembro de 1837 trafikigita 13 km longa sektoro Floridsdorf - Deutsch-Wagram. Sekvis trafikigo de sektoro Vieno - Deutsch-Wagram (la 6-an de januaro 1838) kaj en aŭgusto de la sama jaro veturis jam regulaj trajnojn inter Vieno kaj Gänserndorf. La unua trajno alveturis el Vieno ĝis Břeclav la 6-an de junio 1839.

La konstruado daŭrigis rapide antaŭen, do jam la 7-an de julio 1839 alveturis la unua trajno ĝis Brno, la 1-an de septembro ĝis Přerov, la 17-an de oktobro 1841 ĝis Olomouc kaj la 15-an de aŭgusto 1842 ĝis Lipník nad Bečvou, sed poste la antaŭenigo de la konstruado direkte norden haltis. La kaŭzo estis nebona financa situacio de la kompanio, ĉar la konstrukostoj, sed ankaŭ kostoj por havigo de surrelaj veturiloj kaj tenado de trafiko estis pli altaj ol oni supozis.

El Lipník ĝis Bohumín[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la fervojo pluen malantaŭ Lipník estis komencita nur en majo de 1844, sed la ĉefa parto de laboroj estis farata nur en la jaro 1845. En tiu ĉi sektoro estis ankaŭ konstruita tunelo: sekve de neportigebla teraĵo en tranĉo konstruata en municipo Slavíč estis decidite pri anstataŭigo de la tranĉo per tunelo. Pli poste oni komencis tradicii, ke la tunelo estis konstruita je postulo de la imperiestro, kiu volis havi sur tiu ĉi fervojo almenaŭ unu tunelon. Sed temas sole nur pri legendo. Nuntempe la fervojo kondukas aliloke, ĉar la 29-an de majo 1895 la tunelo estis forlasita.

La tuta sektoro el Lipník ĝis Bohumín estis finita en la jaro 1847 kaj la unua solena trajno alveturis ĝis Bohumín la 1-an de majo 1847. Finigo de tiu ĉi sektoro havis de komence signifon precipe por KFNB mem, ĉar ĝi ebligis al ĝi alvenon al la karbo elminejoj en Ostrava-regiono.

Pluaj sektoroj[redakti | redakti fonton]

Kiam la fervojo atingis ĝis Bohumín, grandan signifon havis mallonga kuniglinio el Bohumín ĝis prusia Annaberg, per kio estiĝis la unua fervoja kunigo Vieno - Berlino. Tiu estis trafikigita la 1-an de septembro 1848 kaj okazis per tio alligo al la prusia fervoja linio. Kunigo Krakovo al KFNB estis fine atingita per uzo de Krakova-suprasilezia fefvojo (kondukanta tra prusia teritorio), do al KFNB sufiĉis sole konstrui fervojon el Bohumín ĝis la plej proksima stacio de tiu ĉi fervojo, te. ĝis Oświęcim. Post la finkonstruo de tiu ĉi sektoro poste estis la 1-an de marto 1856 komencita trafiko sur la tuta ĉefa fervojo de KFNB Vieno - Krakovo.

En 1855 poste estis aligitaj al KFNB urboj Opava kaj Bielsko-Biała. En la sekvantaj dekjaroj poste okazis konstruado de pluaj linioj en la ĉirkaŭaĵo de la ĉefa linio Vieno - Krakovo, kelkajn liniojn poste KFNB aĉetis de aliaj kompanioj.

KFNB ankaŭ konstruis apudrelvojojn, el kiuj evidente la plej signifa estis la t.n. Báňská dráha. Konstruado de tiu ĉi apudrelvojo krom alia koneksis kun tio, ke jam ekde la jaro 1855 KFNB estis ankaŭ minejista kompanio, ĉar ĝi aĉetis kelkajn minejajn truojn kaj kampojn en Ostrava-regiono.

Ŝtatigo de KFNB[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1904 la aŭstria ŝtato komencis trakti pri la ŝtatigo de ĉiuj fervojoj en la proprumado de KFNB. La ŝtatigo okazis fine la 1-an de januaro 1906. La ŝtato akiris de KFNB la ĉefan fervojlinion eĉ kun la flankvojoj kaj apudrelvojoj, kompletan veturilan parkon kaj pluajn apartenaĵojn. En la posedaĵo de KFNB poste restas la minejoj en Ostrava-regiono kaj Báňská dráha. Sed la trafikon sur tiu ĉi fervojo komencis certigi la ŝtataj fervojoj je konto de la proprumanto.

El KFNB tiel fariĝis pure minejista kompanio, kiu plu entreprenis kun ŝanĝinta nomo: Norda fervojo de Ferdinando. Definitiva pereo de KFNB poste okazis post la dua mondmilito, kiam la minejoj de tiu ĉi firmao estis naciigitaj kaj enmembrigitaj en Ostravaj-karvinaj minejojn.

En 1898 estis konstruita Loka fervojo de KFNB, kiu sur sektoro longa 11,4 km kunigis staciojn Petrovice u Bohumína (hodiaŭ Petrovice u Karviné) kun stacio KBD Karvinná - ĉefstacio (hodiaŭ ĉefstacio Karviná-Doly). Sur la 5-a km estis konstruita ununura plurrela stacio Fryštát (hodiaŭ stacio Karviná-urbo) kaj sur la 7,5-a km estis haltejo en la banloka Darkov. La fervojo estas krom la sektoro Petrovice u karviné - Karviná-urbo nuligita, sed konserviĝis preskaŭ ĉiuj fervojaj objektoj en la tuta sektoro.

Fervojoj de KFNB post la ŝtatigo[redakti | redakti fonton]

SC Pendolino sur ponto trans Dyje

La trafikon sur la fervojoj transprenis I.r. ŝtataj fervojoj (KKstB), kiuj establis por ili direkcion Wien-Nord. Post la unua mondmilito la fervojoj estis dividitaj inter tri sekvantulajn ŝtatojn: Aŭstrion, Ĉeĥoslovakion kaj Pollandon. Volumeno de la transporto sur la ĉefa linio sinkis, por Ĉeĥoslovakio estis strategie signifaj ties partaj sektoroj, kiuj fariĝis partoj de orientokcidentaj kuniglinioj. Tiuj estis ankaŭ modernigitaj iel la unuaj. Dum la unua respubliko estis konsruita la t.n. Kunigilo Dluhonická (krom Přerov) kaj dureligitaj sektoroj Břeclav - Brno kaj Přerov - Olomouc (- Česká Třebová).

Ekde la 50-a jaroj estis efektivigita elektrizo kaj modernigo de la fervojoj de la eksa KFNB, unue la nordaj branĉoj enkadre de prjekto Fervojo de amikeco (Prago - Čierna nad Tisou).

En la 90-aj jaroj surkreskis signifo de la transita transporto, la sektoro Břeclav - Petrovice u Karviné estis modernigita kiel la Dua fervoja koridoro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]