Norda karakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Norda kresta karakaro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda karakaro
Norda karakaro en Teksaso, Usono
Norda karakaro en Teksaso, Usono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Caracara
Specio: C. cheriway
Caracara cheriway
(Jacquin, 1784)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Norda karakaro, Norda karakarao, Norda kresta karakaroNorda kresta karakarao (Caracara cheriway), nomita iam Aŭdubona karakaro, estas rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi estis iam konsiderata sampecifa kun la Suda karakaro (C. plancus) kaj la formortigita Guadalupa karakaro (C. lutosa) kiel "Kresta karakaro" – nomo ankoraŭ komune uzata ĉu por la Norda karakaro ĉu por la Suda.[1][2][3] Kial ĝiaj parencoj, la Norda karakaro estis iam lokiigta en la genro Polyborus, kiu nomigis la subfamilion de Poliborenoj. Malkiel la falkoj de la genro Falco de la sama familio, la karakaroj ne estas rapidaj flugantaj ĉasistoj, sed pli bone lantaj kaj ofte manĝantoj de kadavraĵoj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Norda karakaro estas birdospecio de loĝantaj birdoj en Kubo, norda Sudameriko (suden al norda Peruo kaj norda Amazonio Brazilo) kaj plej parto de Centrameriko kaj Meksiko, ĝuste ĝis la plej sudaj partoj de Usono, inklude Floridon, kie ĝi estas loĝanta sed listita kiel minacata. Estis informoj pri la Kresta karakaro tiom norde kiom ĝis San Francisco, Kalifornio.[4] Sude de la usona landlimo ĝi estas ĝenerale komuna. Tiu estas birdo de malferma kaj duonmalferma kamparo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La makuleteca brusto kaj rozecpurpuraj vizaĝa haŭtaĵo kaj vaksaĵo estas tipa de nematuruloj
Ĉe bestoĝardeno Brevard, Florido

La Norda karakaro havas longon de 49–58 cm, enverguron de 120 cm, kaj pezas ĉirkaŭ 1050-1300 g.[5] Ĝi havas larĝajn flugilojn kaj longan voston. Ĝi havas ankaŭ longajn krurojn kaj ofte piediras kaj kuras surgrunde. Ĝi estas tre krucoforma dumfluge.

Plenkreskulo havas nigrajn korpon, flugilojn, kreston kaj kronon. La kolareo, pugo kaj rimarkindaj flugilmakuloj estas blankaj, kaj la vosto estas blanka kun nigra strieco kaj larĝa fina bendo. La brusto kaj supra dorso estas blankaj, tre fajne striecaj je nigra. La beko estas dika, helgriza kaj hokoforma, kaj la kruroj estas flavaj sed pli helaj ol la vizaĝo. La areo de la vaksaĵo kaj vizaĝa haŭtaĵo estas tre flavaj (ĉe bekobazo) al oranĝecruĝaj (ĉe la bruna okulo) depende de aĝo kaj bonfarto. La blanka kolareo ege kontrastas inter la oranĝeca vizaĝo kaj la nigraj kronokresto kaj ŝultroj, krom laŭgrade strieca areo sub kolareo

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli brunaj, havas sablokolorajn kolon kaj gorĝon, helan bruston striecan/makuletecan kun brunaj, grizecblankaj kruroj kaj grizecaj aŭ sablokolore rozecpurpuraj vizaĝa haŭtaĵo kaj vaksaĵo. La voĉo de tiu specio estas mallaŭta krakado.

Plenkreskuloj povas esti separataj el la simila Suda karakaro pro sia malpli etenda kaj pli punkteca strieco en brusto, pli uniformaj nigrecaj dorsaj (brunecaj kaj ofte iom makuletecaj/striecaj ĉe Suda), kaj nigreca suba dorso (hela kun malhela strieco ĉe Suda). Oni scias pri individuoj montrantaj intermezajn karakterojn el la malgranda areo de kontakto en nord-centra Brazilo, sed interreproduktado inter ambaŭ specioj estas ĝenerale limigita.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Norda karakaro estas ĉiomanĝanta kadavromanĝanto, kiu manĝas kadavraĵojn, sed ankaŭ malgrandajn mamulojn, amfibiojn, reptiliojn, fiŝojn, krabojn, insektojn, tervermojn kaj junajn birdojn. Krom ĉasado de sia propra manĝo surgrunde, la Norda karakaro povas ŝteli el aliaj birdoj.

Nordaj karakaroj konstruas grandajn nestojn el bastonetoj en arboj kiaj prozopoj kaj palmoj, kaktoj, aŭ surgrunde kiel lasta eblo.[6] La ino demetas 2 al 3 rozecbrunajn ovojn kun malhelaj malkuletoj, kiuj estas kovataj dum 28–32 tagoj.[7]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Fosilio de C. prelutosus

Kvankam la Nordaj karakaroj nuntempaj ne estas dividataj en subspecioj ĉar ties variado estas klina, estas konataj prahistoriaj subspecioj. Pro la konfuza taksonomio historia de la krestaj karakaroj, ties rilato kun la modernaj birdoj estas necesa restudo:

La komenca preskaŭ certe reprezentas birdojn kiuj estas rektaj prauloj de la nune vivanta populacio. La lasta povus fakte esti praulo de la Guadalupa karakaro.

Florida karakaro[redakti | redakti fonton]

La subŝtato de Florido en Usono estas hejmo de restinta populacio de Nordaj karakaroj kiu datas el la lasta glaciperiodo, kiu finis ĉirkaŭ 12,500 a.K.. Tiam Florido kaj la resto de la Golfa marbordo estis kovrata de kverka savano. Dum temperaturoj plialtiĝis, la savano inter Florido kaj Teksaso malaperis.[8] Karakaroj povis survivi en la prerioj de centra Florido same kiel ĉe la marĉoj ĉe la rivero St. Johns. Ĉe palmetto estas la preferata nestoloko, kvankam ili nestumas ankaŭ ĉe Virginia kverko.[9]

Ties historiaj teritorioj de la nuna Florida duoninsulo inkludis la kantonojn Okeechobee, Osceola, Highlands, Glades, Polk, Indian River, St. Lucie, Hardee, Desoto, Brevard, Collier, kaj Martin.[10] Ili estas nune plej komunaj ĉe la kantonoj DeSoto, Glades, Hendry, Highlands, Okeechobee kaj Osceola.[11] Perdo de taŭga habitato kaŭzis ke la populacio de Florida karakaro malpliiĝas kaj estis listita kiel minacata fare de la United States Fish and Wildlife Service en 1987.[10]

Norda karakaro en Meksiko[redakti | redakti fonton]

Nematurulo kontrolante ĉirkaŭaĵon en Teksaso, Usono

La meksika ornitologo Rafael Martín del Campo proponis, ke la Norda karakaro estas probable la sankta "aglo" pentrata en kelkaj antaŭkolumbaj Aztekaj kodeksoj kiel ekzemple ĉe la Florenca Kodekso. Tiu imago estis adoptata kiel nacia simbolo de Meksiko, kaj aperas en la flago inter aliaj simboloj. Ĉar la pentraĵoj estis interpretataj kiel montrante ekzempleron de la Reĝa aglo, tiu iĝis la nacia birdo.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. AOU Check-list of North American Birds. Arkivigite je 2007-04-28 per la retarkivo Wayback Machine 7a eldono kun suplementoj. Konsultita la 2008-04-26
  2. ABA Check-list (PDF). Versio 6.8. Konsultita la 2008-04-26
  3. Clements, James F. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Cornell University Press. ISBN 978-0-7136-8695-1.[rompita ligilo]
  4. Rare Raptors. Golden Gate Raptor Observatory. Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 2009-08-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 2011-05-08.
  5. Crested Caracara Life History. All About Birds. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 2009-08-22.
  6. Northern Caracara. Salt Grass Flats. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 2009-01-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 2011-05-08.
  7. Crested Caracara (Polyborus plancus). Explore Birds of Prey. The Peregrine Fund. Arkivita el la originalo je 2009-08-29. Alirita 2009-08-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-29. Alirita 2011-05-08.
  8. Chapter VIII. Florida Relict Species. Resource Guide. Indian River Lagoon Envirothon. Alirita 2009-01-23.[rompita ligilo]
  9. Audubon’s Crested Caracara (PDF). South Florida Ecological Services Office. United States Fish and Wildlife Service. Alirita 2009-01-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-27. Alirita 2011-05-08.
  10. 10,0 10,1 The Crested Caracara in the Changing Grasslands of Florida”.  [rompita ligilo]
  11. Species Spotlight: Crested Caracara. Wildlife Viewing. Florida Fish and Wildlife Conservation Commission. Arkivita el la originalo je 2009-02-01. Alirita 2009-01-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-01. Alirita 2021-12-23.
  12. González Block, Miguel A.. El Iztaccuhtli y el Águila Mexicana: ¿Cuauhti o Águila Real?. Arqueología Mexicana (2004). Alirita 2009-01-18.(Iztaccuhtli estus iztaccuahtli kaj cuauhti estus cuauhtli.) Tiu retejo montras la komencon de artikolo en Arqueología Mexicana XII: 70, pp. 60–65 (2004).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]