Norda parko (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Norda parko (Erfurt))
Norda parko
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 59′ 38″ N, 11° 1′ 2″ O (mapo)50.993811.0172Koordinatoj: 50° 59′ 38″ N, 11° 1′ 2″ O (mapo)

Norda parko (Turingio)
Norda parko (Turingio)
DEC
Norda parko
Norda parko
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Norda parko
Vikimedia Komunejo:  Nordpark (Erfurt) [+]
vdr
La naĝejo Nordbad.

La Norda parko (germane Nordpark) estas unu el la multnombraj parkoj en Erfurto.

Situo[redakti | redakti fonton]

La parko estas 9 hekarojn granda kaj situas ĉe la rivero Gera en la urbokvartalo Andreasvorstadt norde de la centro. En la parko krome troviĝas la Luther-lernejo, sportejo, la Norda naĝejo (realigita sub la urbestrado de Bruno Mann) kaj kegloludejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam ĉ. en la jaro 1900 oni cerbumadis pri la planado de la nordaj urbopartoj, la urba ĝardendirektoro Otto Linne ekaktivis. Li proponis krei popolan parkon inter la Nordhäuser-strato kaj la rivero: ne ornaman sed naturan kaj antaŭ ĉio vastan. Post lia forirado al Essen transprenis lian postenon Max Brommel. La Gera-riverujo translokiĝis por dreni la apudriverajn herbejojn.

Jam en 1912 la konsilantaro urba akceptis oficiala la planon, kiu tamen nur post la Unua mondmilito realiĝis, sub la estrado de Hermann Braband. Tiel la areo iĝis popola parko dum 1923-25.

Hodiaŭ ĝi servas kiel granda verda terpeco por la najbara malsanulejo. Somere ĝi estas lanĉejo por varmaerbalonoj por turismaj rondiradoj enaeraj kaj dum la tuta jaro ŝatata ripozumloko por la erfurtanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la parko sur erfurt-web.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Martin Baumann: "Der Nordpark. Ein Volkspark in Erfurt", en: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 69/2008, p. 140-159.