Nordaj Molukoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nordaj Molukoj
Maluku Utara
IndonesiaNorthMaluku.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sofifi
Areo 31 982 km²
Loĝantaro 1 038 087 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-MU
emblemo
emblemo
v  d  r
Information icon.svg

Nordaj Molukoj - indonezie Maluku Utara - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 31 982 kvadrataj kilometroj kaj evidente estas parto de la moluka insularo. Laŭ stato de la jaro 2011 la Nordaj Molukoj havis 1 038 087 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 31 homoj po kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 7 distriktoj, 109 subdistriktoj kaj 1 041 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Sofifi.

La teritorio kovras la nordan parton de la insularo de la Molukoj. Agrikulturo regas la ekonomion, sed sur la insulo Halmahera ankaŭ praktikatas minado de oro, nikelo kaj kobalto. Pro la politikaj perturboj de la regiono turistoj apenaŭ plu venas tien.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la ĉefurbo


Flag of Indonesia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Indonezio