Nordaj Molukoj
Nordaj Molukoj Maluku Utara
| |
---|---|
provinco de Indonezio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Sofifi |
Areo | 31 982 km² |
Loĝantaro | 1 038 087 (stato de 2011) |
ISO-kodo | ID-MU |
emblemo
| |
Nordaj Molukoj - indonezie Maluku Utara - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 31 982 kvadrataj kilometroj kaj evidente estas parto de la moluka insularo. Laŭ stato de la jaro 2011 la Nordaj Molukoj havis 1 038 087 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 31 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 7 distriktoj, 109 subdistriktoj kaj 1 041 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Sofifi.
La teritorio kovras la nordan parton de la insularo de la Molukoj. Agrikulturo regas la ekonomion, sed sur la insulo Halmahera ankaŭ praktikatas minado de oro, nikelo kaj kobalto. Pro la politikaj perturboj de la regiono turistoj apenaŭ plu venas tien.
Eksteraj ligiloj