Nordamerika Arkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Arkta Tundro. Nordokcidenta parto estas la Nordamerika Arkto

La Nordamerika Arkto enhavas la nordajn partojn de Alasko (Usono), Kanado kaj Gronlando. Ĉefaj akvopartoj estas la Arkta Oceano, la Hudsona Golfo, la Golfo de Alasko kaj Norda Atlantika Oceano. La okcidenta limo estas la Duoninsulo Seward kaj la Beringa Markolo. La suda limo estas la Arkta Cirklo je latitudo 66° 33’ N, kiu estas la proksimuma limo de la Noktomeza suno kaj de la polusa nokto.

Tiu regiono estas difinata per mediaj limoj, kie la averaĝa temperaturo por la plej varma monato (julio) estas sub 10 °C (50 ). La plej norda arbolimo apenaŭ sekvas la izotermon ĉe la limo de tiu regiono. La areo havas tundron kaj polusan vegetaĵaron.

Landoj[redakti | redakti fonton]

Namo de teritorio (supre) Ŝtato (sube)
Alasko Aleŭtoj Kanada arkta insularo Diomedo-insuloj Novlando kaj Labradoro Nordokcidentaj Teritorioj Nunaviko Nunavuto Jukonio
Usono Usono Kanado Kanado/Rusio Kanado Kanado Kanado Kanado Kanado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]