Nordfrancia Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nordfrancia Esperanto-Federacio estas la regiona federacio pri Esperanto super la du administraciaj regionoj Nordo-Kaleza Markolo kaj Pikardio. Ĝi estis fondita en 1908. Ĝi estas asocio-membro de Espéranto-France.

Franclingve la Nordfrancia Federacio ekde la 16-a de junio 2018 nomiĝas Espéranto Hauts-de-France[1], por reflekti la novan francia regionegon Hauts-de-France instalitan en 2016. Tamen la Esperanta nomo restis sama: Nordfrancia Esperanto-Federacio. Ĝis tiam la organizaĵo france nomiĝis Fédération Espéranto-Nord. Antaŭe ĝi nomiĝis Fédération espérantiste du Nord de la France.

Membraro[redakti | redakti fonton]

La Nordfrancia Federacio en la 2000-aj jaroj enkalkulis:

En la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj ĝi konsistas el

  • ĉ. 150 fizikajn membrojn, inkl. kaj precipe tiujn el la ĉi-supre diritaj asocioj-membroj.

Notindaj regulaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Rendevuo de Morbecque[redakti | redakti fonton]

Ĉiun novembron dumsemajnfine okazas la Eŭropa Rendevuo de Morbecque (apud Hazebrouck), organizata de la Nordfrancia Federacio. La aranĝo okazas en la urbeto Morbecque sur kamparo kaj bordere de trapromenebla arbaro. Ĝi arigas centon da partoprenantoj el Francio, Belgio, Britio ktp. Ĝi konsistas el kvinnivelaj staĝoj kaj el distraĵoj (koncertoj, prelegoj...). Tie staras libroservo de la Esperanto-klubo de Gent (Belgio). Aprezataj estas ankaŭ la diversaj komunaj manĝoj en la manĝejo.

Nun, la Eŭropa Rendevuo okazas en la urbeto Stella apud la Maro proksime de Le Touquet-Paris-Plage en la komforta feriejo Stella-maris. Nun estas la plej grava internacia semajnfino en Francio norde de Parizo ! Okazis la 22a rendevuo en 2010 je la 13a kaj 14a de Novembro.

Regiona ekzamena sesio[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare en junio la Nordfrancia Federacio organizas tutregionan ekzamensesion pri Esperanto por ĉiuj esperantistoj kaj lernantoj de la federacia teritorio kaj ekster ĝi. La sesioj ĉiam entenas la unuajn tri gradojn difinitajn de la Franca Esperanto-Instituto. La trigradaj ekzamenoj okazas samtage kaj samloke, ĝenerale dum junia dimanĉo en Lille.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Fluo de la Interparolo, 1985.

Decidpovaj instancoj[redakti | redakti fonton]

La Nordfrancian Federacion administras:

  • federacia komitato, tute renovigata de la ĝenerala asembleo ĉiun trian jaron
  • estaro, elektita de la novelektita komitato

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Ekde decembro 2022: s-ro Xavier DEWIDEHEM
  • 2015-2022: s-ro Michel DECHY
  • 2010-2015: s-rino Arlette PLUTNIAK
  • 2005-2010: s-ro Xavier DEWIDEHEM
  • 2001-2005: s-ro Richard VALET
  • 1995-2001: s-ro Denis DENNETIÈRE
  • 19??-199?: s-ro Lucien BOURGOIS

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]