Nordfrisa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
nordfrisa lingvo / Friisk
Parolata en precipe en la distrikto Norda Frislando kaj sur la insulo Helgoland (norda Germanio)
Denaskaj parolantoj 10.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Okcidentĝermana lingvaro
Frisa lingvo
Nordfrisa lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en lingvo kun malplimulta statuso en la distrikto Norda Frislando kaj sur la insulo Helgoland
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 frr
  SIL frr
v  d  r
Information icon.svg

La nordfrisa lingvo estas la norda branĉo de la frisa lingvaro, kiu nuntempe ankoraŭ paroliĝas fare de proksimume 10.000 homoj ĉe la okcidenta marbordo de federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en la pleja nordo de Germanio, precipe en la distrikto Norda Frislando kun la insuloj, Föhr, Amrum, Sylt, sur la haligoj – malaltaj insuloj, de kiuj plejparto estas inundita per ĉiu alta tajdo - kaj sur la insulo Helgoland. La nordfrisa lingvo apartenas al la okcidentĝermanaj lingvoj, kaj laŭ lingva klasifiko disvastiĝinta ekde la dua duono de la 20-a jarcento al la branĉo de "Norda-Maro-ĝermanaj lingvoj".

la teritorio de la frisaj lingvoj


Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Plej proksimaj parencaj lingvoj estas la aliaj du frisaj lingvoj, la saterfrisa, la sola ankoraŭ vivanta branĉo de la orientfrisa lingvo, kaj la okcidentfrisa lingvo kun pli-malpli 400.000 parolantoj en norda Nederlando (precipe ties provinco Frislando).

Relative proksime parenca ankaŭ estas la angla lingvo – tradicie lingvistike la angla kaj frisa lingvaroj kune grupiĝis laŭ la termino anglo-frisa lingvaro. Iom malpli parenca estas la platgermana lingvo, kiu kune kun la angla kaj frisa lingvaroj laŭ nova lingva klasifiko disvastiĝinta ekde la dua duono de la 20-a jarcento konsistigas la branĉon de "Norda-Maro-ĝermanaj lingvoj". La origine tre simildevena platgermana lingvo tamen jam ekde antaŭ la jaro 1000 per la evoluo de la malnovsaksa kaj mezmalaltgermana lingvoj ŝanĝiĝis kompare tre malsamige kaj perdis multajn eĉojn de la angla kaj frisa lingvaro. [1]

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

La nordfrisaj dialektoj dispartigeblas laŭ du grupoj: insula (germane Inselnordfriesisch) kaj malinsula (germane Festlandnordfriesisch). La dialekto parolata sur la haligoj apartenas al la malinsula grupo. Kutime oni diferencigas dek ĉefajn dialektojn, kiuj parolatis dum la 19-a jarcento, kiam oni science ekesploris la lingvon.

La nordfrisaj dialektoj: ĝis la 17-a jarcento en la plejnorda parto de la insulo Sylt oni parolis dane, sed en la regionoj Eiderstedt kaj Nordstrand la nordfrisan
  • Insula dialektaro (Inselnordfriesisch)
    • nordfrisa de la insulo Sylt (nordfrise Söl'ring, germane Sylter Friesisch)
    • nordfrisa de la insuloj Föhr kaj Amrum (nordfrise Fering-Öömrang, germane Föhr-Amrumer Friesisch)
    • nordfrisa de la insulo Helgoland (nordfrise Halunder, germane Helgoländer Friesisch)
  • Malinsula dialektaro (Festlandnordfriesisch)
    • nordfrisa de la regiono Wiedinghard (germane Wiedingharder Friesisch)
    • nordfrisa de la regiono Bökinghard (nordfrise Mooring, germane Bökingharder Friesisch) ()
    • nordfrisa de la regiono Karrhard (germane Karrharder Friesisch)
    • nordfrisa de la regiono norda Goeshard (germane Nordergoesharder Friesisch)
    • nordfrisa de la regiono meza Goeshard (germane Mittelgoesharder Friesisch)
    • nordfrisa de la regiono suda Goeshard (germane Südergoesharder Friesisch, ekde la jaro 1981 formortinta)
    • nordfrisa de la tajde parte inunditaj insuloj haligoj (germane Halligfriesisch)

La dialektoj malinsulaj kaj insulaj esence diferencas, ĉar ili ekestis en malsamaj jarcentoj de frisaj enmigrintoj. Ĉirkaŭ la jaro 800 setlis la insuloj Sylt, Amrum, Föhr kaj Helgoland, en dua ondo de enmigrintoj ekde ĉirkaŭ la jaro 1100 la malinsula marbordo kaj la haligoj.

Aldoniĝas malsamaj influoj de najbaraj lingvoj al la unuopaj dialektoj. Sur la insuloj Sylt, Föhr kaj Amrum kaj en la norda parto de la malinsula parto de norda Frislando senteblas influo de la dana lingvo kaj ties sudjutlanda dialekto (Sønderjysk), sur la resto de la malinsula regiono kaj sur la insulo Helgoland la influo de la platgermana lingvo pli fortas. Krome la parolantoj de la unuopaj nordfrisaj dialektaj regionoj havis relative malmultajn kontaktojn al la parolantoj de najbaraj regionoj, tial ke malmulte interŝanĝiĝis vortoj kaj aliaj lingvaj strukturoj – kaj ne ekzistis kultura centro de norda Frislando, kies lingvaĵo povintus iĝi la "gvida" dialekto.

Formortintaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

La nordfrisaj dialektoj sur la duoninsulo Eiderstedt, kiu situas pli sude ol la nuna lingvoteritorio, ĝis la 17-a jarcento cedis al la platgermana lingvo. La enloĝantoj de tiu duoninsulo, tre verda sur fekunda aluvia grundo, estis ekonomie prosperaj kaj kompare riĉaj, kaj havis abundajn komercajn kontaktojn kun la pli sudaj platgermane parolantaj regionoj ĉirkaŭ la urbego Hamburgo, kio plifaciligis la lingvoŝanĝon. Krome en la 16-a jarcento almigris signifa kvanto de nederlandlingvanoj[2].

Simila evoluo ankaŭ senteblis sur la insulo Strand, kiu tamen malaperis dum la jaro 1634 pro inundo. Sur la orienta ero de la eksa insulo, la hodiaŭa Nordstrand, la enloĝantoj ne sukcesis el propra forto per digoj resekigi la terenon – tial multaj frislingvanoj forlasis la terenon, nederlandlingvanoj tre spertaj pri digokonstruado venis kaj alportis sian lingvon, kiu loke miksiĝis kun la platgermana lingvo. Sur la nuna insulo Pellworm, la okcidenta ero de la eksa insulo, kontraŭe resekigo de la tereno per digoj rapide sukcesis, kaj la frisaj enloĝintoj restis. Tiel tie ĝis la 18-a jarcento la nordfrisa lingvo pluvivis, kaj nur tiam cedis al la plat- kaj pli poste standarda germana. La malnova frisa dialekto de la insulo Strand probable plej similis al tiu de la haligoj.

Same simila al la haliga dialekto estis la lingvaĵo parolita en la urbo Wyk auf Föhr – iom kontrasta al la dialekto de la cetera insulo Föhr – kiu vivis, ĝis la urbo komplete iĝis platgermanlingva. La urba dialekto probable evoluis dum la 17-a jarcento el la lingvaĵo de almigrintoj de la eksa insulo Strand kaj de la haligoj, kaj tial malsamis al tiu de la cetera insulo.

De la dialektoj konataj ekde la 19-a jarcento, per la morto de la lasta parolantino la 10-an de oktobro 1981 formortis la lingvaĵo de la suda regiono "Goeshard", kaj aliaj dialektoj estas severe en danĝero formorti. Krome eblas supozi, ke origine ankaŭ norde de la nuntempa limo inter Germanio kaj Danio, do en Suda Jutlando (Sønderjylland), paroliĝis la nordfrisa lingvo[3]. Nuntempe ĉefe la dialektoj Fering, Öömrang kaj Mooring ankoraŭ havas signifan nombron da parolantoj – sume pli-malpli 10.000, dum ĉiuj aliaj dialektoj de la lingvo estas preskaŭformortintaj. La lernejo de la insulo Amrum (elementa kaj meza lernejo) havas la nomon Öömrang Skuul kaj fokusigas la lernadon de la insula dialekto; en la malinsula parto de la regiono ekzistas elementa lernejo en Risum-Lindholm kiu akcentas kaj la nordfrisan kaj la danan lingvon. Plej multaj aliaj lernejoj tamen instruas laŭ la standarda germana lingvo, kaj malgraŭ la penoj pri nordfrisa kultura instituto kun prelegoj kaj koncertoj, pri nordfrisa literaturo kaj pri lokaj vojindikiloj ankaŭ en la nordfrisa, la norda branĉo de la frisa lingvaro – tute kontraŭe al la okcidentfrisa lingvo – nuntempe sume forte estas en danĝero de formorto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komparu la artikolon de Hans Frede Nielsen: Frisian and the Grouping of the Older Germanic Languages ["La frisa kaj la grupigo de la pli malnovaj ĝermanaj lingvoj"]. En: Horst H. Munske (eldoninto): "Handbuch des Friesischen" [Manlibro de la frisa]. Tübingen: Niemeyer 2001
  2. Societo pri la historio de Ŝlesvigo-Holstinio: "Nederlando kaj la okcidenta marbordo de Ŝlesvigo-Holstinio" (teksto germana)
  3. De vergeten Friezen in Denemarken ("La forgesitaj frisoj en Danlando", teksto nederlanda)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • V. Tams Jörgensen: Snaak friisk! Interfriisk leksikon ["Parolu frise! Interfrisa vortaro"]. Nordfriisk Institut, Bredstedt 1977, ISBN 3-88007-063-6
  • Horst H. Munske (eldoninto), Handbuch des Friesischen ["Manlibro de la frisa"], Tübingen: Niemeyer 2001

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]