Nordgermana Orgenskolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nordgermana orgenskolo estas nomo por periodo en la germana muzikhistorio. La termino estas ligita al konkreta grupo de komponistoj, kiuj disvolvis specialan manieron komponi por la orgeno. Krome tiu ĉi termino rilatas al skolo de orgenkonstruistoj, kiuj starigis en la sama medio kaj regiono siajn orgenojn. La trinitato de komponistoj, orgenoj kaj komponaĵoj formas la kolonojn, sur kiuj baziĝas la aparta stilo de la skolo. Finfine oni ligas la nomon eksplicite al la regiono norde de Hanovro. Gravaj centroj de tiu ĉi skolo estas krom Hamburgo speciale Lübeck, Bremen, Lüneburg kaj Stade, tamen ĝi ankaŭ influis la eklezian muzikon en Danio kaj Svedio. La stilo distingiĝas per ofta ŝanĝo de la manualoj kaj ege memstara pedalludado.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Speciale dum la 17-a jarcento kaj komence de la 18-a jarcento en norda Germanio ekfloris orgenista tradicio, kiu flegis tute apartan komponmanieron. Devenante el alia grava orgenskolo, tiu de la Jan Pieterszoon Sweelinck, estiĝis unika kunagado de orgenkonstruo, eklezia muziko kaj organisteco. Aliaflanke progresoj en la orgenkonstruado speciale de Hans Scherer la Maljuna, Hans Scherer la Juna samkiel Arp Schnitger kontribuis al la ekesto de la skolo. Tiun ĉi tradicion poste oni nomos nordgemana orgenskolo. La kulminaj tagoj de la urbofiero nome de (iamaj) hansaj urboj kaj la al tio apartenaj granda urborgenoj kaj gravaj orgenistoj koincidas kun novaj evoluoj en la (eklezia) muziko ĝenerale. Speciale la malkovro de novaj agordoj kun pli da komponaj eblecoj faris, ke la disvolviĝoj en tiu ĉi tradicio povis atingi kulminon en la t.n. stylus phantasticus [fantazia Stilo].

La fino de tiu ĉi tradicio venis per la persono de Johann Sebastian Bach. Kiel decidiga transira figuro li kontaktigis la nordgermanan stilon kun la itala barokstilo, por tiamaniere doni tute novan impulson al la (eklezia) muziko. La plej grava kaj fama reprezentanto de la Nordgermana Orgenskolo estis Diet(e)rich Buxtehude.

Komponistoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kompleta listo kun komponistoj kaj orgenisto, kiuj pli malpli kontribuis al la disvolvigo kaj disvastigo de la nordgermana orgenskolo. En la listo inter aliaj estas nomitaj la plej gravaj (vd. fontindiko por detalega listo)

Orgenkonstruistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]