Nordia Flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nordia flago, moderna flago bazita sur mezepoka priskribo de flageto de reĝo dum la Unio de Kalmar.

La Nordia flago[k 1], kaj la regnoflageto de Eriko de Pomerio, estas flago respektive flageto kiu konsistas de ruĝa kruco sur flava fono, kaj tiel estas nordia kruc-flago. La flago estas moderna kreaĵo bazita sur priskribo de regnostandardeto aŭ regnoflageto[k 2] (kiu ne havas ekzakte la saman formon) de Eriko de Pomerio, reĝo de la Unio de Kalmar, en la frua 15-a jarcento. La moderna flago estas uzata kiel simbolo por Nordio, sed la uzo estas maloftega.

Desegnita kopio de alia flago uzata en nordia ŝipo dum la Unio de Kalmar, kaptiĝa de la Hanso dum la milito kun la unio.

Ne ekzistas ekzemplaro aŭ samtempa figurado de la origina 15-a jarcenta regno-flageto[k 2]. Ĝia aspekto nur estas priskribita de la unio-reĝo Eriko de Pomerio en du leteroj de 1430, kiu laŭ Heick komandas ekleziulojn[1] uzi la flageton, “kiu estas ruĝa kruco sur flava areo”.[2][3] Kruc-blazonoj estis kutima ĉe mezepokaj kristanaj regantoj.[3] La flageto verŝajne estis farita kun la celo esti maleklezia kongruaĵo de la blazono de la ĉefepiskopo de Nordio en Lund (flava kruco en ruĝa areo).[4][5] Oni ne vere scias pli pri la flageto de Eriko de Pomerio.[4] Oni ne scias kiom longe kaj kiom ofte oni uzis ĝin, kaj ankaŭ ne pri kiom multaj aliaj flagoj oni uzis dum la Unio de Kalmar, kaj kiom longe. Oni scias pri alia flago, kiun la Hanso kaptis de ŝipo de la unio, ankaŭ dum la reĝeco de Eriko, kiu havas alian aspekton (montrita en la dua bildo dekstre).

Ĉiuokaze, nordiistoj kaj skandinavistoj ekuzis modernan flagon bazita de tiu priskribo kiel simbolo por Nordio en 1985, ĉar estas la plej proksima al tiela nordia simbolo kiun oni havas.[4] La flago estis, kaj eble estas, uzita en la kastelo Kärnan en la sveda urbo Helsingborg dum la datrevena tago de la fondo de la Unio de Kalmar, la 17-a junio.[6]

La blazono de la nuntempa Sveda eklezio kaj de la episkopujo Upsalo similas al la mezepoka blazono de la ĉefepiskopo en Lund. Ke la duon-oficiala flago de Skanio, kreita en la 19-a jarcento, havas la saman originon, la historicisto Dick Harrison taksas kiel ne tiom verŝajna.[4][k 3]

La nordia flago aspekte identis kun la eksa (1990-oj ĝis 2007) flago de Orkadoj. Kvankam la dizajno ŝajne ne estis elektita pro tio, la Orkadoj fakte ankaŭ estis parto de la Unio de Kalmaro.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  1. svede Nordens flagga, kiu signifas ”La flago de Nordio”
  2. 2,0 2,1 la mezepoka sveda teksto de reĝo Erik skribas rykinsbaner; riksbanér en la sveda kaj banner of the realms en la angla – eble oni povas traduki banér/banner kiel flageto aŭ standardeto
  3. Harrison diras ke eblas ke la Skania flago estas bazita de la sveda kaj dana flagoj, kaj ke oni ne devus multe fidu teorioj pri origino en la mezepoka ĉefepiskopa blazono

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alex Heick: Rigens banner : Et nordiskt flag (dane) (pri ĉi flago, kun foto de ĝi flagstange uzata)
  2. Kalmar Union Flag (angle)
  3. 3,0 3,1 Sven-Olle R. Olsson: Skånelands flagga (svede)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Dick Harrison: Historiebloggen: Gulröda korsflaggor (svede)
  5. Andersson, Per: Nordiska korsflaggor, 1992, p. 10 kaj 16 (svede) (ne legita, sed plugvida en sveda Vikipedio)
  6. Helsingborgs dagblad: Flaggan som blivit ett frågetecken (svede)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.