Nordia Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Position of Northland.png

La Nordia Regiono, en angla origine kaj oficiale Northland Region, en maoria Te Tai-tokerau, ankaŭ Te Hiku-o-te-Ika, 'Fiŝovosto (de Maui)', estas unu el la 16 regionoj de Novzelando, kaj, kiel la nomo sugestas, la plej norda el la administraj regionoj de Novzelando. La ĉefa centro estas la urbo Whangarei.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nordio situantas ĉe kion la novzelandanoj nomas Far North (fora nordo), aŭ, pro ties milda klimato, The Winterless North (senvintra nordo). Ĝi okupas 80% el 285 km-longa Nordaŭklanda Duoninsulo, kies la plej suda parto estas en la Aŭklanda Regiono.[1]

Etende el mallarĝiĝo de la duoninsulo ĉe la urbo Wellsford, Nordio etendas norde al la pinto de la Nordaŭklanda Duoninsulo, kovrante areon de 13,940 km², iom pli ol 5 % el la totala areo de la lando. Ĝi limas okcidente kun la Tasmana Maro, kaj oriente kun la Pacifika Oceano. La tero estas ĉefe ŝtoneca monteta kamparo. Farmado kaj forstado okupas ĉirkaŭ duonon el la lando, kaj estas du el la ĉefaj enspezofontoj de la regiono.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2 March 2009)Northland region - Geography. Alirita 15 February 2010.