Nordiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skandinavism.jpg

Nordiismo estas movado kiu ekde la romantismo ekzistis en la Nordiaj landoj. La Nordiistoj (aŭ Skandinaviistoj - vorto uzata preskaŭ sinonime) celas unuecon en Nordio; kelketaj eĉ volas unuiĝon sub komuna reĝo. Ili opinias, ke Nordio pli nature kunapartenas ol EU, pro la historiaj kaj geografiaj similaĵoj de tiu unua.

La Nordiismo ekkreskis dum la 19-a jarcento, precipe post la konstituciiĝo de Norvegio en 1814. Grava ekiginto estis dano N. F. S. Grundtvig. Inter ĝiaj fruktoj troviĝas la Nordia Konsilio kaj la Nordia senpasporteco. Tamen, post la Dania eniro en EU en 1973 rompiĝis la ĝenerala revo pri Nordia unio, kaj kiam Finnlando en 2001 anstataŭigis siajn markojn per Eŭroj, ankaŭ tiu pri komun-Nordia valuto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]