Nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj
La nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de la nordokcidentaj himalajaj altaĵoj de Afganujo, Barato, Ĉinujo kaj Pakistano.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj kovras 49 400 kvadratajn kilometrojn je altitudoj inter 3 300 kaj 3 600 metroj en nordokcidenta Himalajo. Ili troviĝas en Himaĉal-Pradeŝo kaj Ĝamuo kaj Kaŝmiro en nordokcidenta Barato kaj norda Pakistano, precipe en Kaŝmiro.
Flaŭro [redakti]
La ekoregiona flaŭro ĉefe konsistas el kriplarboj kaj herboj.
Diversaj rododendroj vivas en la arbustara biotopo apud la arbolimo, kiel juniperoj kaj betuloj. Kvankam pluraj rododendrospecioj troviĝas en tiu ekoregiono, ili estas reprezentitaj kun malpli granda diverseco ol en la orienta Himalajo, kie 60 specioj estas registritaj en la Nordorient-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj.
Genroj de herbaj plantoj inkluzivas doronikon, delfinion, gencianon, Meconopsis, Pedicularis, anemonon, Aster, poligonon, primolon, kaj Mertensia. Sur deklivaj biotopoj vegetas Caragana, Saxifraga, Draba, kaj Gypsophila.
Faŭno [redakti]
Okdek mamulaj specioj estas registritaj en tiu ekoregiono. Ĝi enhaves elstarantan biotopon por la neĝleopardo kaj la tibeta lupo (Canis lupus chanco). Aliaj mamuloj inkluzivas ibekson (Capra ibex), Capra falconeri, Pseudois nayaur, Hemitragus jemlahicus, kaj Marmota himalayana.
Estas 172 birdospecioj en tiu ekoregiono. Rimarkindaj birdoj inkluzivas la ŝafgrifon (Gypaetus barbatus), reĝan aglon (Aquila chrysaetos), himalajan grifon (Gyps himalayensis), Lerwa lerwa, tibetan neĝan kokon (Tetraogallus tibetanus), kaj himalajan neĝan kokon (Tetraogallus himalayensis).
Naturprotekto [redakti]
Tiu ekoregiono estas bone konservita kaŭze de alta altitudo, severa klimato, kaj manko de arboj. Protektitaj areoj inkluzivas : Nacian Parkon Pin Valon, Nacian Parkon Granda Himalajo kaj Nacia Pärko Kiŝtŭar.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Pakistano
Bibliografio [redakti]
- angle Hoekstra, J. M. & Molnar J. L. Jennings & Revenga Spalding & M. D. Boucher & T. M. Robertson & J. C. Heibel & T. J. Ellison 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press, Molnar J. L. ISBN 978-0520262560 [1]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Ekoregiono PA1012 : Nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj (WWF)
- angle Nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Situo de ekoregiono PA1012 : tajpu Northwestern Himalayan alpine shrub.
- angle Nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj (Globalspecies)
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||