Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
La nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon escepte de la montaroj. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Francujo kaj Hispanujo. La pinastro superregas en grejsaj substratoj en certaj marbordaj montaroj, kaj miksaj arbaroj de halepa pino kaj kirmesa kverko karakterizas la kalkoŝtonajn deklivojn.
Priskribo
La ekoregiono kovras 90 700 kvadratajn kilometrojn en la marborda zono de Valencilando, Katalunujo, Balearoj kaj la sudo de Francujo.
La marbordaj malsekejoj kiujn ĝi gastigas estas el la plej gravaj de Eŭropo: Kamargo, Ebra Delto, la Valencilanda Naturparko Albufera.
La someroj estas sekaj kaj varmegaj, kaj la vintroj malseveraj kaj humidaj. La pluvegoj de la aŭtuno estas karakterizaj.
Flaŭro
Tiuj mediteraneaj arbaroj ĉefe konsistas el mikse vegetantaj ĉiamverdaj kaj deciduaj foliaj kaj koniferaj specioj. Miksaj ĉiamverdaj (anzino, korkokverko) kaj deciduaj arbaroj (Quercus pubescens en suda Francujo, Q.faginea) en kontinenta Hispanujo) estas vaste disvastigataj en la tuta kontinenta parto de la ekoregiono. Nordafrika decidua kverko (Quercus canariensis) loke vegetas en la marborda montaro de norda Katalunujo. Balearoj nur gastigas anzin-arbarojn, precipe en Majorko. Duonarbaroj kaj makisoj de sovaĝa olivujo kaj de karobujo precipe troviĝas en la suda parto de la ekoregiono (Valencilando kaj Balearoj). Miksaj arbaroj de kverko/pinio ofte troviĝas en siliciaj rokaj deklivoj de la marbordaj montaroj, dum pinio kaj densa makisa vegetaĵaro (fenica junipero, lentisko, kameropso, Myrtus communis) karakterizas la marbordajn sablodunojn. La pinastro superregas sur grejsaj substratoj en certaj marbordaj montaroj kaj miksaj arbaroj de halepa pino kaj kirmesa kverko karakterizas la kalkoŝtonajn kaj marnajn montarajn deklivojn.
Sezone inunditaj riverejoj (konataj en Hispanujo kiel "ramblas"), estas karakterizataj de arbedaj kaj arbaj specioj (Tamarix spp., Salix spp., Nerium oleander, Vitex agnus-castus, Populus alba, P. nigra, Fraxinus angustifolia), ĉiuj bone adaptataj al perioda inundado. La salecaj herbejoj subtenas halofitan vegetaĵaron de Salicornia herbacea kaj Arthrocnemum fruticosum, dum la malpli salecaj, pli bone drenitaj areoj estigas herbejojn de Agropyron spp., Puccinelia spp. kaj Juncus maritimus.
Faŭno
La ekoregiono gastigas la plej gravan populacion de koralmevo (Larus audouinii) en la mondo, kaj la plej gravan kolonion de la mediteranea regiono de roza flamengo (Phoenicopterus roseus).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj (WWF)
- angle Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj Nord-kordileraj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Northeastern Spain and Southern France Mediterranean forests
- angle Tutmondaj 200; nr 123 : Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj (WWF)
- angle Diĝitala Mapo de la Eŭropaj Ekologiaj Regionoj