Nordorienta ortalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordorienta ortalo
Nordorienta ortalo
Nordorienta ortalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Ortalis
Specio: O. araucuan
Ortalis araucuan
(Spix, 1825)
Konserva statuso
Ne agnoskita (IUCN3.1)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nordorienta ortalo (Ortalis araucuan) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj. Ĝi troviĝantas en arbaroj kaj ĝangaloj de la areo de Atlantika Arbaro en nordorienta Brazilo. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Punktortalo, sed laŭ studoj pri diferencoj kaj voĉaj kaj morfologiaj krom konsideroj pri biogeografio, ene de la genro (el kiu oni postulis, ke ĉiuj membroj povus esti konsiderataj ununura superspecio),[1] oni agnoskis ĝian specian karakteron.

Taksonomio kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis priskribita en 1825 fare de la zoologo kaj esploristo germana Johann Baptist von Spix. Ĝi loĝas en nordorienta Brazilo. Dum la 20a jarcento ĝi estis konsiderata de multaj fakuloj kiel vera specio, sed de aliaj kiel subspecio de la disa Ortalis guttata, kiu loĝas en la orientaj deklivaroj de Andoj kaj en la Amazona Baseno. En 2012 oni proponis denove ties specian rekonon , kio estis akceptita de plej taksonomiistoj.

Karakteroj kiuj diferencas ilin el aliaj membroj de Ortalis[redakti | redakti fonton]

Plumaro

O. araucuan posedas plumaron iom diferencan kolore el tiu de O. guttata. La ventro estas blanka (nek bruna nek sablokolora kiel ĉe O. guttata); kaj krono kaj dorsa parto de la kolo estas okra kaj cinamokolora (ne malhelbruna kiel ĉe O. guttata). La vostokovriloj de la vostobazo estas fumkoloraj.

Voĉo

La daŭro de la frazo kaj la ritmo ĝenerale sonas egale, sed estas klara diferenco en la frazaro de la kanto de ambaŭ specioj, ĉar diferencas la longo relativa de la tri notoj. Ĉe Ortalis guttata estas ripetata rekantaĵo de 3 aŭ 4 notoj, kio povus esti transkribita kiel: "ĉaĉala" aŭ "ĉaĉalaka"; dum tiu de O. araucuan esras ĉiam nur 3 notoj aŭ silaboj, transkribitaj kiel: "gua -ĉa- rak", kie la dua noto de la rekantaĵo estas pli mallonga. Tiu noto estas sekvata de pli granda silento ol tiu kiu sekvas al la dua noto en tiu de O. guttata.[2]

Biogeografio

La distribuado de la menciitaj specioj estas disa. Ortalis guttata loĝas en la regiono amazonia oriente de la deklivaro de Andoj, dum O. araucuan loĝas nur en plej nordorienta Brazilo, kaj tiele ili havas tre disan distribuadon, ĉar la plej proksimaj populacioj inter ambaŭ troviĝantas je 1300 kilometrojn inter si, kaj intermeze estas la distribuado de alia specio de la genro: nome Ortalis superciliaris. Tiu tipo de modelo de disa distribuado, kun alia rilata specio intermetita kiel separilo, estas tre maltipa, ĉefe en la genro Ortalis.

Rilate al O. squamata, kiu distribuiĝas en la atlantika arbaro de sudorienta Brazilo, ankaŭ el tiu estas separata de 1300 km, kvankam inter ambaŭ ne intermetiĝas alia specio de la genro Ortalis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sick, H. (1993). Birds in Brazil: A Natural History . Princeton University Press, Princeton. 570 pp.
  2. Donegan, T., Salaman, P., Caro, D. kaj Mc Mullan, M. (2010). Revision of the status of bird species occurring in Colombia 2010. Conservación Colombiana 13: 25-54.