Nordstrandischmoor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Nordstrandischmoor en esperantlingva mapo de la nordfrisa vadomaro

Nordstrandischmoor (germane; dane Nordstrand Mor, nordfrise Lätj Möör; platgermane neformale Lüttmoor) estas haligo en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

Nordstrandischmoor konsistas el kvar vilaĝetaj montoj kaj kovras areon de 1,75 kvadrataj kilometroj. Sur la haligo laŭ la stato de la jaro 2010 konstante loĝas 18 homoj. Administre la insuleto apartenas al la komunumo Nordstrand kaj la samnoma komunumaro Amt Nordstrand de la distrikto Norda Frislando en la germania federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.

La haliga teritorio konektatas al la eŭropa kontinento per fervojeto sur vadomara digo al la poldero Beltringharder Koog.

salakvaj herbejoj de la haligo, kun fone tri el la sume kvar vilaĝetaj montoj