Noricum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Noricum, jen malhelruĝe akcentita

Noricum [norikum] (latine: Regnum Noricum) estis kelta reĝlando en la nuntempa Aŭstrio kaj pli malfrue provinco de la Romia Imperio. Ĝi konsistis el hodiaŭa norda Slovenio (Karintio kaj Stirio) kaj aŭstriaj federaciaj ŝtatoj Karintio, Salcburgo, Aŭstrio Supra kaj Stirio kaj krome sudorienta Bavario (Chiemgau). Lime troviĝis la provincoj Raetia en la okcidento, Panonio en la oriento kaj Dalmatia en la sudoriento. Sude de Noricum situis la itala kernlando, norde la provinco la rivero Danubo estis la limo de la Romia imperio.

Ŝablono:Ĝermo-historio