Norma (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duakta opero komponita de Vincenzo Bellini (1801-1835) laŭ libreto de Felice Romani kaj dramo de Alexandre Soumet, kreita en la Scala de Milano la 26-a de decembro 1831.

La rakonto okazas en Gaŭlio, ĉirkaŭ 50 aK.

Norma, pastrino de la druida templo, rompinte sian ĉastecan voton, havis du infanojn de Pollione, romia konsulo. Ŝi malkovras ke li estas amanta ŝian amikinon Adalgisa. Norma provas konvinki lin forlasi Adalgisa-n. Li rifuzas, kaj Norma konfesas la rompon de sia voto por esti mortigota. Pollione petas morti kune kun Norma.

Giuditta Pasta, la unua Norma
Operkantistino Giulia Grisi kiel Norma