Norma modelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Norma modelo estas teorio en partikla fiziko, kiu priskribas elektromagnetan, malfortan kaj fortan interagojn inter bazaj partikloj. El fundamentaj fortoj norma modelo ne priskribas graviton.

Fundamentaj partikloj, konsiderataj en Norma Modelo

Postuloj de norma modelo estas:

  • Ĉiu substanco konsistas de 12 fundamentaj partikloj (fermionoj): 6 leptonoj (elektrono, muono, tau-leptono kaj 3 specoj de neŭtrinoj) kaj 6 kvarkoj (u, d, s, c, b, t). Ili unuiĝas je tri generacioj de fermionoj.
  • Kvarkoj (kaj kvarkaroj) partoprenas en ĉiuj tri interagoj de norma modelo; ŝargitaj leptonoj - nur en malfortaj kaj elektromagnetaj; neutrinoj - nur en malfortaj.
  • Ĉiuj tri interagoj aperas kadre de postulo ke materia mondo estas simetria relative al tri specoj de kalibraj konvertoj (t.n. teorio de supersimetrio). La partikloj, kiuj tenas la fundamentaj fortoj estas:
  • Difere de elektromagnetaj kaj fortaj, malfortaj interagoj povas inkluzivi fermionojn de diferaj generacioj. Pro tio multaj partikloj iĝas nestabilaj kaj aperas diferaj ekzotikaj efektoj.

Ĝis nun preskaŭ ĉiuj prediktoj de norma modelo estis pruvitaj per eksperimento, ofte kun nekredeble malgrandaj ekartoj. Nur antaŭnelonge aperis rezultoj kiuj ne tute kongruas kun norma modelo. Ĉar norma modelo estas komplika, enhavas tro multon de postuloj kaj ne priskribas graviton, oni kredas ke ĝi ne estas fina teorio de partikla fiziko. Nun multaj sciencistoj strebas trovi faktojn nekongruajn kun ĝi por krei novajn teoriojn. Oni esperas ke dum eksperimentoj en koliziilo LHC eblos trovi rezultojn, nepriskribeblajn per la norma modelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]