Normaj kondiĉoj
Per la esprimo normaj kondiĉoj (plimallongite: STP, el angla Standard Temperature and Pressure), oni intencas la konvenciajn kondiĉojn de temperaturo kaj/aŭ premo, en kiuj oni mezuras la fizikajn kaj kemiajn grandojn. Temperaturo nulgrada (0) celsia estas nur konvencia, fakte la sama numerado povas esti konvencie fiksita per malsamaj temparaturaj statoj. [1]
La normaj kondiĉoj varias laŭ la grandoj konsideritaj. Ekzemple, kaze de entalpio, de termodinamika entropio kaj de libera energio de Gibbs nur la premo p sciigas la normaan kondiĉon: (Internaciformule) ΔHθ(T), Sθ(T), ΔGθ(T).
Fakte, en termokemio, la normaj kondiĉoj koncernas ekskluzive la premon kaj la nuran unitaran aktiveco de la unuopaj komponantoj de miksaĵo kaj estas tradicie indikataj per korno ° aŭ, nelge, laŭ la terminologio - IUPAC - θ por eviti ambiguon.
Konvencie la normaj valoroj de la stataj termodinamikaj variabloj estas fiskitaj en 273.15 K (0 Celsia °C) kaj 100 k Pa. [2]
Se temas pri gasaj elementoj, oni difinas norma stato la kondiĉon de ideala gaso de 1 baro kaj la kondiĉon de temperaturo de 298,15 K .[3]
En la uzado de debitsensilo oni signalas ankaŭ la fluon de “volumeno de norma gaso en tempounuo”.
Enhavo |
Kromaj mezureblaj kondiĉoj en fiziko kaj kemio [redakti]
Normaj mediaj temperaturo kaj premo [redakti]
La esprimo Normaj mediaj temperaturo kaj premo (angle Standard Ambient Temperature and Pressure, mll. SATP), utiligita en kemio, indikas la kondiĉojn de temperaturo de 298.15 K kaj premo de 101 kPa.
Internacia norma atmosfero [redakti]
Per la frazo internacia norma atmosfero (angle International Standard Atmosphere, mll. ISA), utiligita en aviado, estas indikataj la kondiĉoj de temperaturo nivele de 15 °C, de premo de 101.325 kPa, kaj humideco 0%.
Normalaj kondiĉoj [redakti]
La esprimo normalaj kondiĉoj (mallonge n.k.. aŭ NTP el la angla Normal Temperature and Pression), koncernas interkonsentitajn konvenciajn kondiĉojn de temperaturo kaj premo. Ili tamen povas varii, laŭ la fonto konsultita; la valoroj plej ofte raportitaj estas: 20 °C (293.15 K, 68 °F) kaj 1 atm (101.325 N/m2)[4].[5]
Notoj [redakti]
- ↑ "Standard state" el Gold Book IUPAC; [1].
- ↑ "Standard conditions for gases" el Gold Book IUPAC.
- ↑ [2]
- ↑ aŭ 0 °C (273.15 K, 32 °F) e 1 atm (101.325 N/m2)
- ↑ Schiavello p. 196
Bibliografio [redakti]
- Silvestroni |Paolo, Fondamenti di chimica, 1996, id ISBN 88-408-0998-8
- Mario Schiavello e Leonardo Palmisano, Fondamenti di chimica, EdiSES, Napolo, 2006, 2a el., id ISBN 88-7959-370-6