Norma premo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Normala premo)

Norma premo estas normigita premo uzata por difini mezurkondiĉojn. Ĝi estas malsama laŭ la konsiderita fako.

En fiziko, la norma premo valoras 101 325 paskalojn laŭ DIN 1343[1][2] .

Ĝi proksimume egalas al averaĝa atmosfera premo en Tero ĉe nivelo de maro.

Ĝi estis inventita, ĉar multajn procezojn oni faras en kutimaj kondiĉoj de konstruaĵo aŭ malfermita ĉielo. Sed precize prikalkuli la procezojn elblas nur kun certa preciza premo, ĉar multaj procezoj (plejparte bolado) dependas de ekstera premo.

1 atm = 1,0333227 at = 760 mmHg = 1 013,25 mbar = 101 325 Pa = 101 325N/m2

En ĥemio, la norma premo valoras 100 000 paskalojn laŭ IUTAK, ekde 1982[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DIN 1343 „Referenzzustand, Normzustand, Normvolumen; Begriffe, Werte, Ausgabe Januaro 1990.
  2. U. Grigull. (1967) PDF Normvolumen und Normkubikmeter 19 (germane), p. 561–563.
  3. Gold Book] norma premo (S05921), versio=2.3.3}}

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]