Norman Bethune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Dro. Bethune, ĉirkaŭ 1937, ĉe zorgistino kaj ambulanco por sangotransverŝado kun moto Kanada Unuo por Transverŝado, dum la Hispana Enlanda Milito ie en Hispanio.
Bethune, ĉe ĉinaj soldatoj, en 1938 dum la Dua Ĉin-Japana Milito.

Henry Norman Bethune (3-a de marto de 1890 - 12-a de novembro de 1939) estis kuracisto kaj medicina inventisto el Kanado. Estis konata pro sia servo en tempo de milito, kaj pro sia interveno kun kuracunuoj dum la Hispana Enlanda Milito kaj kun la armeoj de Ĉinio dum la Dua Ĉin-Japana Milito. Kutime oni konsideras, ke li disvolvigis la unuan ambulancan servon de sangotransverŝado en Hispanio en 1936,[1] kvankam aliaj fontoj indikas ke tion atingis la unua, antaŭ kelkaj monatoj, la doktoro Frederic Durán-Jordà.

Familio

Biografio

Junaĝo

Politika agado

Bethune iĝis iom post iom pli seninteresa por la kirurgio kaj priokupata pro la sociekonomia aspekto de malsano. Li postenis kiel kuracisto en Montrealo dum la jaroj de la Granda depresio, kaj helpis tie ofte la malriĉulojn, al kiuj li donis senpagan kuracon. Defiis siajn kolegojn kaj premis, sensukcese, por ke la registaro realigu radikalajn reformojn por kuracado kaj sanservoj en Kanado.

Bethune estis unu de la unuaj defendantoj de la sociala kuracado, kiuj formis la Grupon de Montrealo por la protektado de sano. En 1935, li veturis al la Sovetunio por observi rekte ties sansistemon. Dum tiu jaro li iĝis komunista engaĝita, kaj aliĝis al la Komunisma Partio de Kanado. Tamen, pro manko de konvinko ke komunismo estas solvo de la problemoj mondaj, malakceptis la proponon esti partiestro.

Hispanio

En 1936, post la komenco de la Hispana Enlanda Milito, Bethune akceptis inviton de Helpokomitato por la Hispana Demokratio estrante la Kuracunuon de Kanado en Madrido. Li aliĝis al la Bataliono Mackenzie-Papineau, kiu estis formata de komunistoj kaj aliaj maldekstruloj de Kanado, kaj eliris al Madrido la 3-a de novembro de 1936.

Bethune planis la administradon de sangotransverŝadoj sur loke, kaj disvolviigs la unuan ambulancon tiusence. Ĝi havis provizojn por kuracado kaj 100 operacioj. Krome li organizis servon por kolekti sangon el donintoj kaj transporti ĝin al la batalkampo, savante tiele multajn vivojn. La tasko de Bethune en Hispanio estis modelo por la posta disvolvigo de la kuracunuoj Mobile Army Surgical Hospital (MASH).

Unu el plej dramaj intervenoj okazis dum la masakro de la ŝoseo Malago-Almerio, kiam li veturis intence el Valencio al Malago por helpi la civilulojn kuij estis masakrataj dum sia fuĝo el Malago, kiu estis konkerita de la puĉa flanko, al Almerio.[2] Tiu drama esperto verkigis lin por la rakonto La krimo de la ŝoseo Malaga-Almerio.[3]

Ĉinio

Heredo

Notoj

  1. Encyclopedia of World Biography «Henry Norman Bethune» Konsultita la 15-a de februaro de 2010
  2. El País «El solidario Norman Bethune» Konsultita la 15an de februaro de 2010
  3. CAUM «Resumo de El crimen de la carretera Málaga-Almería» Konsultita la 15an de februaro de 2010

Eksteraj ligiloj