Norma lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Normlingvo)
Vortaro DUDEN, akceptita kiel la oficiala fonto por la gramatiko, literumo kaj vortprovizo de la normgermana en Germanio.

Norma lingvo, normlingvo (ankaŭ norma dialektonormigita dialekto) estas difinita vario de lingvo, akceptata kiel ĝusta kaj plej taŭga por uzo, kaj de la respondeca establo kaj de la publiko, inkluzive de tiuj, kiuj ne parolas aŭ verkas ĝin. Post tiu decido pri akcepto de tiu vario de la lingvo per la establo, tiam ĝi ricevas leĝan aŭ preskaŭleĝan statuson. Ĉar ĝi estas kutime la formo subtenata de la lernejoj kaj amaskomunikiloj, ĝin la lingvanoj ofte konsideras iamaniere pli "ĝusta" ol aliaj varioj. Do tiel estas formo de fermitcikla regilo pri la akcepto de tiu vario de la lingvo. Kelkaj normaj lingvoj estas konstruitaj lingvoj, kiuj fontas el malsamaj dialektoj.

La norma lingvo estas konsiderata pli prestiĝa, pro kaj por la fakto ke ĝi estas uzata por oficialaj celoj kiel kompili literaturonadministrajn formojn kaj la kleraj tavoloj de la loĝantaro supozas regi ĝin. Ĝi karakteriziĝas per la ekzisto de unuformaj reguloj pri gramatiko, literumado kaj prononco kaj ĝi estas antaŭ ĉio skribita lingvo, kontraste al parolataj versioj de ĉiu lingvo, kiuj spontanee disvolviĝas inter la homoj kaj havas tre diversan enhavon kaj malordon en ĉi tiuj aspektoj. Normaj lingvoj estas ĉiam produkto de lingvoplanado, kaj kutime estas daŭre kontrolataj de oficialaj instancoj, kiuj estas konfiditaj al ĝi, kiel la Franca Akademio; Ĝia vortprovizo kaj gramatiko estas publikigitaj en prestiĝaj vortaroj, kiel ekzemple la Germana Duden-Vortaro, kaj per ĉiutaga komunikado estas transdonitaj al studentoj en la eduka sistemo kaj per la kosumado de la amaskomunikiloj. Ankaŭ, kiel multaj fakuloj rimarkis, la koncepto mem de "norma lingvo" ĉiam esprimis ideologion pli ol ĝi estis donita realaĵo, ĉar ĉiam estas streĉo inter la parolataj kaj ĉiutagaj formoj efektive prenitaj kaj la formala versio. Nur morta lingvo povas esti tute norma.

La kreado de normaj lingvoj el diversaj neuniformaj kaj interplektitaj dialektoj estis longa kaj komplika procezo, implikanta politikajn kaj ideologiajn konsiderojn. Jam en 1302, Dante distingis en sia eseo De vulgari eloquentia inter la natura parola lingvo, kiun homoj akiras de sia ĉirkaŭaĵo, kaj la "gramatika lingvo" (siatempe latina) uzata por formalaj celoj. Male al ĉiuj liaj samtempuloj, li konsideris la unuan kiel preferatan laborlingvon sed konsentis, ke la multnombraj italaj dialektoj ne taŭgas por literatura verkado. Li kaj liaj posteuloj diskutis pri kiu versio de la itala estu elektita por esti norma. La Reformacio, kies traduko de la Biblio al la lokaj lingvoj estis unu el ĝiaj grandaj entreprenoj, donis grandan impeton al la unuiĝo de dialektoj. Tra la 19-a jarcento, lingva regulado de la popularaj dialektoj estis proksime ligita al la kresko de naciismo; La establo de unuforma normo por norma lingvo kaj rafini la popularajn dialektojn por produkti ĝin, finfine estas grava ero por levi aserton pri rekono de disigitaj etnaj grupoj kiel politika nacio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]