Norodom de Kamboĝo
El Vikipedio
Norodom (1834-1904) sekvis sian patron Ang Duong kiel reĝo de Kamboĝo, reganta ekde 1860 ĝismorte.
Dum la tempo de Norodom-a regado, Kamboĝo estis sendependa protektorato de Tajlando. Tamen, la lando estis tre malforta por kontraŭstari batalojn inter Francio kaj Siamio (tiama nomo de Tajlando). En 1863, Norodom subskribis kontrakton kun Francio, igante sian landon sendependa protektorato de Francio. Tiu sendependeco daŭris ĝis 1884, kiam Francio akiris regon super la regiono.
Post morto de Norodom, sekvis lin surtrone lia duon-frato Sisovat.