Norris Turney

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Norris Turney (naskiĝis la 8-an de septembro 1921 je Wilmington en Ohio; mortis la 17-an de januaro 2001 je Kettering en Ohio) estis usona muzikisto de ĵazo, kiu ludis aldan kaj tenoran saksofonojn, klarneton kaj fluton).

Vivo kaj verkado

Turney komencis sian muzikistokarieron en la meza okcidento de Usono en teritoriaj bandoj kiel ekzemple en la Orkestro Jeter-Pillars, muzikis mallongan tempon ĉe Tiny Bradshaw en Ĉikago kaj transloĝiĝis poste al Novjorko. En 1945/46 li apartenis al la orkestro de Billy Eckstine. Post reveno al Ohio li muzikis plejofte en lokaj bandoj. En 1967 li koncertvojaĝis kun Ray Charles. Pli grandan konatecon li atingis, kiam li ekde 1969 ĝis 1973 laboris ĉe Duke Ellington kaj estis la unua flutosolisto en ties orkestro, kio estas aŭdebla inter alie sur la albumoj Up In Duke's Workshop (1969), The Afro-Eurasian Eclipse (1971) kaj New Orleans Suite (1972). En la sekvaj jaroj li muzikis kun la ensembloj Savoy Sultans, Newport All-Stars de George Wein kaj diversaj dancorkestroj.

Je sia propra nomo li dufoje havis eblecon surdiskigi; en 1978 la studioregistraĵon (I Let A Song) kun la elingtonaj muzikistoj Booty Wood, Aaron Bell, Sam Woodyard samkiel pianisto Raymond Fol, kio ja aperis ĉe Black & Blue. En 1993 ekestis la albumo Big Sweet N' Blue (diskeldonejo Mapleshade) kun ritmosekcio el Larry Willis, Walter Booker kaj Jimmy Cobb. Turney krome surdiskigis kun Nina Simone (Sings the Blues, 1967), Paul Gonsalves/Ray Nance (Just A-sittin' And A-rockin, 1970), Snooky Young, Roy Eldridge (1976), Alberta Hunter (Amtrak Blues, 1980) kaj la ensemblo American Jazz Orchestra (Ellington Masterpieces, 1989), Phyllis Hyman, Randy Weston (Tanjah, 1995) kaj Jodie Christian (Front Line, 1996). Li mortis en 2001 pro reno-malfunkcio. Kiel aldosaksofonisto li ricevis fortajn influojn de Johnny Hodges.