North American Man/Boy Love Association
| Usona Asocio pri Amo Viro-Infano | ||
|---|---|---|
| North American Man/Boy Love Association | ||
| tipo | pedofilia asocio | |
| sidejo | Nov-Jorko kaj San-Francisko | |
| estro | David Thorstad | |
| lingvoj | angla | |
| TTT-ejo | nambla.org | |
North American Man/Boy Love Association (tradukebla kiel Usona Asocio pri Amo Viro-Infano), konita ankaŭ per la akronimo NAMBLA, estas usona pedofilia asocio fondita en 1978, kun la sidejo en Nov-Jorko kaj San-Francisko. Ĝi estis membro de la Internacia Asocio de Gejoj kaj Lesbaninoj ĝis 1994. Nuntempe ĝi apartenas al International Pedophile and Child Emancipation (IPCE).[1] Ĝi estas la plej multenombra pedofilia asocio en la mondo.
Inter ĝiaj aktivaĵoj, NAMBLA organizas ĉiujaran kunvenon en Nov-Jorko kaj lokaj kunvenoj ĉirkaŭ Usono,[2] koordinas programon de subteno al malliberigitaj pedofiloj kaj siaj familioj kaj publikigas la revuon NAMBLA Bulletin.
Ĝi ricevis la subtenon de eminentuloj kiel la poeto Allen Ginsberg,[3] la verkisto Samuel R. Delany kaj la geja aktivisto Harry Hay.
Referencoj [redakti]
- ↑ IPCE Newsletter (angle). IPCE Magazine (julio 1997)
- ↑ FBI targets pedophilia advocates: Little-known group promotes 'benevolent' sex (angle). San Diego Union-Tribune, 2005-2-18.
- ↑ Jacobs, Andreas. "Allen Ginsberg's advocacy of pedophilia debated in community". Intermountain Jewish News (2006-6-21)