Norda Karolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el North Carolina)
Norda Karolino
Ŝtato
Flago
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

Supermara alteco215 m [+]
Koordinatoj36° N, 80° U (mapo)35.5-80Koordinatoj: 36° N, 80° U (mapo)
ĈefurboRaleigh
- koordinatoj36° N, 80° U (mapo)35.5-80Koordinatoj: 36° N, 80° U (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Mitchell [+]
Plej malalta punktoAtlantiko [+]
Areo139 390 km² (13 939 000 ha) [+]

Loĝantaro10 439 388 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco74,89 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroRoy Cooper

Horzonoorienta horzono de Nordameriko (UTC-5), Ameriko/Nov-Jorko [+]
ISO 3166-2US-NC

Norda Karolino (Tero)
Norda Karolino (Tero)

Norda Karolino (Norda Karolino)
Norda Karolino (Norda Karolino)
DEC

Map
Norda Karolino

Vikimedia Komunejo:  North Carolina [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Norda Karolino
Flago de Norda Karolino Sigelo
Flago de Norda Karolino Blazono de Norda Karolino
Mapa de Usono: Norda Karolino estas ruĝa

Aliaj ŝtatoj de Usono

Bazaj informoj
Kromnomo: Tar Heel State
Ĉefurbo: Raleigh
Plej granda urbo: Charlotte
Areo
Rango (en Usono): 28
Entute: 139.509 kvadrataj kilometroj
Tero: 126.256 kvadrataj kilometroj
Akvo (%): 13.227 kvadrataj kilometroj (9,5 %)
Loĝantoj
Rango (en Usono): 11
Entute (2004): 8.541.221
Loĝdenso: 61,2 personoj je kvadrata kilometro
Usona ŝtato
ekde: la 21-a de novembro 1789
Geografio
Horzono: Eastern: UTC-5/-4
Latitudo: 34° ĝis 36° 21' norda lat.
Longitudo: 75° 30' ĝis 84° 15' okcidenta long.
Larĝeco: 240 kilometroj
Longeco: 805 kilometroj
plej alta ejo: 2.037 metroj super marnivelo
mezuma alteco: 215 metroj super marnivelo
plej malalta ejo: 0 metroj
Politiko
Landestro: Roy Cooper (D)

Norda Karolino (angle North Carolina, [ˈnɔːɹθ ˌkæɹəˈlaɪnə]) estas usona ŝtato ĉe la sudorienta marbordo de Usono. Najbaraj ŝtatoj estas Suda Karolino kaj Georgio (en la sudo), Tenesio (en la okcidento) kaj Virginio (en la nordo).

La ĉefurbo de Norda Karolino estas Raleigh, la plej multajn loĝantojn havas Charlotte.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la alveno de la unuaj eŭropanoj, loĝis en Norda Karolino kelkaj indianaj triboj: ĉerokoj, lumbioj, muskogoj, kaj tuskaroroj. Ankaŭ kataŭboj loĝis tie, sed ekde kiam, estas temo malklara.

La unua eŭropano en Norda Karolino estis Giovanni De Varrazano en 1524.

Inter 1580 kaj 1590 Anglio dufoje provis fondi koloniojn en Norda Karolino. Ambaŭ provoj fiaskis. Nur komence de la 17-a jarcento sukcesis daŭra loĝado de eŭropanoj en Norda Karolino. En 1705 oni fondis Bath, la unuan urbon en Norda Karolino.

Norda Karolino estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiuj ribelis kontraŭ la brita rego en la Usona Revolucio.

Dum la Usona Enlanda Milito (18611865) Norda Karolino apartenis al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Norda Karolino kreskis de 6,6 milionoj en 1990 al 8 milionoj en 2000.

Proksimume 100 000 loĝantoj de Norda Karolino estas indianoj. La plejparto el ili apartenas al la ĉerokoj kaj la lumbioj.

Sian nomon ricevis Norda Karolino honore al la brita reĝo Karlo la 1-a.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej grandaj urboj de Norda Karolino estas:

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Esperanto-Societo de la Karolinoj kaj Virginio [1]. Lokaj grupoj estas en la Triangulo (Raleigh, Durham, Chapel Hill), Charlotte/Davidson kaj Boone/Blowing Rock.

UEA havas delegitojn en Blowing Rock kaj Durham.