North Thoresby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Heleno en North Thoresby

North Thoresby estas vilaĝo en la angla provinco Lincolnshire

Ĝi situas inter la du urboj Grimsby kaj Louth.

Loĝantaro – 1000

La regiono estas ĉefe agrikultura sed la plej multe da homoj laboras en la urbo Grimsby aŭ en la industrio apud la rivero Humber.

Kiel multe da vilaĝoj en la regiono la nomo finiĝas per la literoj BY (pr. bi). Tio signifas ke la vilaĝo estis starigitaj per la vikingoj.

Apud la vilaĝo oni trovis ke la romianoj kreskigis vinberojn do ŝajne tiam la veterkondiĉoj estis pli mildaj.

La preĝejo de S-ta Helena estis konstruita en la 12-a jarcento. Troviĝas alia preĝejo de la metodista konfesio. La metodistoj estis tre fortaj en la regiono kaj ili konstruis la unuan lernejon en la vilaĝo en 1853.

En la vilaĝo troviĝas elementa lernejo[1][rompita ligilo], du trinkejoj (kun restoracioj), tri butikoj, farmacio , komuna halo, du sportkampoj – unu por futbalo la alia por kriketo - kaj globludejo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.