Northampton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la gildohalo de la urbo, konstruita inter 1861 kaj 1864

Northampton estas granda urbo kaj sidejo de la distrikto Northamptonshire en centra Anglio (Britio), borde de la rivero Nene [Nin']. La distrikto dum 2005 havis 194.000 enloĝantojn, kaj la urbo similan nombron de 189.00 enloĝantoj. Laŭ tiu mezuro, ĝi estas la 21a plej larĝa urbo de Anglio.

Tradicie Northampton estis centro de la ŝu-produkta kaj aliaj ledaj industrioj. Nuntempe tamen oni tute ne plu fabrikas ŝuojn ĉi-tie. La precipaj industrioj nun estas distribuaj kaj financaj.

Famuloj

Partneraj urboj