La Laboristo Partio (norvege: Arbeiderpartiet) estas socialdemokrata[1] politika partio en Norvegio. La partio estas la superaro de la triparta koalicio ruĝa-verda en la dua ministraro de Jens Stoltenberg, kiu estas nune la ĉefministro de Norvegio.
La Norvega Laboristo Partio devontigas sin al socialdemokrataj idealoj. Ekde la 1930-aj jaroj estis ĝia moto "laboro al ĉiu" (norvege: Arbeid til alle).[2]
Tendumejo de la junulara sekcio de la partio, Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), estis ĉefa viktimo de la terora atako en la propra insuleto Utøya, la 22-an de julio, 2011, kiam Anders Behring Breivik, 32-jara norvego en polica kostumo, pafmortigis 68 plejparte junajn tendumantojn, inkluzive de personaj konatoj de la ĉefministro kaj la vicfrato de la kronprincino Mette-Marit.
- ↑ Wolfram Nordsieck, Parties and Elections in Europe, 2009. Aliris la 2011-07-24.
- ↑ Laila Ø Bakken kaj Vilde Helljesen, Arbeiderpartiet — Ørnen i Norge ("Laboristo Partio: aglo en Norvegio"), NRK, 2009. Aliris la 2011-07-24.
|
Politikaj partioj en Norvegio |
Partioj reprezentataj
en la parlamento Storting |
Oni listigas ĉi tiujn partiojn laŭ ideologia starpunkto.
Registraro: Sosialistisk Venstreparti (6,2) 11 · Arbeiderpartiet (35,4) 64 · Senterpartiet (6,2) 11
Opozicio: Venstre (3,9) 2 · Kristelig Folkeparti (5,5) 10 · Høyre (17,2) 30 · Fremskrittsparti (22,9) 41
|
Partioj nereprezentataj
en la Storting |
Oni listigas la splitpartiojn laŭ ilia porcio da voĉdonoj.
Rødt (1,3) 0 · Pensjonistparti (0,4) 0 · Miljøparti de Grønne (0,3) 0
Kystparti (0,2) 0 · Kristent Samlingsparti (0,2) 0 · Demokratene (0,1) 0
La nombroj inter krampoj estas procentaj rezultoj kaj seĝoj post la parlamenta baloto de 2009.
|
|