Norvega krucmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La vojo de Sigurdo la 1-a al Jerusalemo kaj Konstantinopolo (ruĝe) kaj reen al Norvegujo (verde) laŭ Heimskringla. (legendo en norena lingvo.)

La norvega krucmilito estis krucmilito de 1107 ĝis 1110, en la periodo post la unua krucmilito kaj estis gvidata de la norvega reĝo Sigurdo la 1-a.[1] Sigurdo estis la unua eŭropa reĝo, kiu krucmilitis en Sanktan Landon kaj neniu el la bataloj de tiu ĉi krucmilito estis perdita. La norvega krucmilito estis ŝajne kondukita kiel la plej fruaj vikingaj atakoj, kvankam la celoj de la norvegoj malsamis en tiu epoko.[2]

La vojaĝo al Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

De Norvegujo al Anglujo (1107-08)[redakti | redakti fonton]

Reĝo Sigurdo ŝipvojaĝas el sia lando de Gerhard Munthe.

Sigurdo kaj liaj homoj velŝipis for de Norvegujo en aŭtuno de la jaro 1107. Partoprenis ĉirkaŭ sesdek ŝipoj kaj eble ĉirkaŭ 5.000 viroj.[2] Aŭtune ili alvenis en Anglujo, kie regis Henriko la 1-a. Sigurdo kaj liaj viroj restis en Anglujo dum la tuta vintro, kaj forveturis en la printempo de la jaro 1108 per ŝipo okcidenten.

En Iberujo (1108-09)[redakti | redakti fonton]

Post pluraj monatoj ili alvenis al la urbo de Santiago de Compostela (Jakobsland)[3] en la reĝlando Galegujo (Galizuland), kie la loka reganto permesis al ili resti dum la vintro. Tamen kiam alvenis la vintro okazis nutraĵmanko, pro kio la estro rifuzis vendi nutraĵojn kaj varojn al la norvegoj. Sigurdo kunvenigis sian armeon, atakis la kastelon de la estro kaj prenis ĉion, kio estis tie.

Dum la vojaĝo la norvegoj renkontis grandan piratan mararmeon de galeroj, kiu serĉis pacemajn komercŝipojn forrabotajn. Sigurdo direktis siajn ŝipojn rekte al la piratoj kaj atakis ilin. Post nur mallonga tempo ĉiuj piratoj estis aŭ mortigitaj aŭ forfuĝintaj kaj Sigurdo akiris ok el iliaj ŝipoj.

Post tio ili alvenis al kastelo en Al-Andalus nomata Sintra (kastelo de la maŭroj, la nuna Sintra en Portugalujo), kies nomo devenas eble de Colares, kiu situas pli proksime al la maro. Ili konkeris la kastelon kaj mortigis ĉiujn virojn, ĉar ili rifuzis baptiĝi. Sekve ili velŝipis al Lisbono, taksata tiam la limo inter la kristana kaj la islama Iberujo. Ili gajnis sian trian batalon kaj akiris grandajn trezorojn.

La kvara batalo estis gajnita en la urbo de Alkasse (eble Alcácer do Sal[3]), kie ili mortigis tiom da homoj, ke laŭdire la urbo restis malplena poste. Ankaŭ tie ili gajnis multajn trezorojn.

Sur la Balearoj (1109)[redakti | redakti fonton]

Post alia gajnita batalo kontraŭ piratoj ŝipanta tra la Ĝibraltara Markolo (Norfasund), ili pluvojaĝis laŭ la lando de la saracenoj (Serkland)[3] al la Mediteraneo (Griklands hafi), kaj alvenis al la Balearoj. En la tiama epoko kristanaj taksis la Balearojn simplan piratan havenon kaj sklavocentron. La norvegaj atakoj estas la unuaj registritaj kristanaj atakoj al la islamaj Balearoj (kvankam pli malgrandaj atakoj certe jam okazis antaŭe).[3]

Alteriĝinte en la unua loko, Formentero, ili renkontis grandan nombron de Blåmenn (bluaj aŭ nigraj viroj) kaj Serkir (saracenoj)[3], kiuj loĝis en kaverno. La rakonto de la batalo estas la plej detala de la tuta krucmilito kaj verŝajne estis la plej notinda historia evento en la historio de la malgranda insulo.[3] Post tiu batalo la norvegaj verŝajne akiris la plej grandajn trezorojn. Ili sekve atakis Ibizon kaj poste Minorkon, sukcese en la du kazoj. Ŝajnas ke la norvegoj evitis ataki la plej grandan balearan insulon, Majorko, verŝajne ĉar ĝi estis tre riĉa kaj bone protektita centro de la sendependa taifa reĝlando.[3] Rakontoj pri ilia sukceso eble estigis la ekspedicion al la Balearoj en 1113-1115.[3]

En Sicilio (1109-10)[redakti | redakti fonton]

Printempe de la jaro 1109 ili alvenis al Sicilio (Sikileyjar), kie ilin bonvenigis la grafo Roger la 2-a, kiu tiam estis nur 12 aŭ 13 jarojn aĝa.

En Palestino (1110)[redakti | redakti fonton]

En la somero de la jaro 1110 la norvegoj fine alvenis al la haveno de Akko (Akrsborg)[3] (aŭ eble al Jafo[2]), kaj iris al Jerusalemo (Jorsala), kie ili renkontis la regantan krucmilitan reĝon, Baldueno la 1-a. Ili estis varme bonvenigitaj kaj Baldueno kune kun Sigurdo rajdis al la Jordano kaj reen al Jerusalemo.

Oni donacis multajn trezorojn kaj relikvojn al la norvegoj, inter kiuj troviĝis fragmento de la Vera Kruco, sur kiu laŭdire Jesuo estis krucumita. Ili ricevis tiun kondiĉe ke ili daŭre promociu kristanismon kaj portu la relikvon al la tombejo de sankta Olafo.

Poste Sigurdo reiris al siaj ŝipoj en Akko kaj kiam Baldueno iris al la pagana (tio estas islamana) urbo Cidono (Sætt) en Syrio (Sýrland) Sigurdo kaj lia armeo akompanis lin al la sieĝo de la urbo. Cidono estis venkita kaj kreiĝis la dukujo de Cidono.

Hejmvojaĝo al Norvegujo[redakti | redakti fonton]

Al Konstantinopolo (1110)[redakti | redakti fonton]

Reĝo Sigurdo kaj liaj viroj rajdas al Miklagard de Gerhard Munthe.

Post tio Sigurdo kaj lia armeo velŝipis al Cipro, kie ili restadis dum tempo antaŭ ol pluvojaĝi al Grekujo. Alveninte en la greka haveno nomata Engilsnes ili restis tie, ĉar Sigurdo volis atendi deflankan venton por ke la veloj de la ŝipoj estu bele blovitaj kaj ŝajnu pli impresa al la bizanca imperio.

Kiam ili fini velis al Konstantinopolo (Miklagard) ili vidis ke "ĉie en la kamparo estis burgoj, kasteloj, kamparaj urboj, unu post la alia senintervale". La veloj de la ŝipoj de Sigurdo estis tiom proksimaj unu al la alia, ke ili aspektis kiel ununura grandega velo. Ĉiuj loĝantoj de Konstantinopolo eliris por vidi Sigurdon veli al la urbo kaj la imperiestro Aleksio la 1-a malfermis la urban havenon.

Al Norvegujo (1110-13)[redakti | redakti fonton]

Kiam Sigurdo prepariĝis por la hejmvojaĝo al Norvegujo, li donacis ĉiujn siajn ŝipojn kaj altvalorajn prufigurojn al la bizanca imperiestro Aleksio la 1-a. Interŝanĝe Sigurdo ricevis multajn ĉevalojn, kiujn li uzis por hejmvojaĝi surlande. Multaj inter liaj viroj restis en Konstantinopolo servi sub la bizanca imperio.

La hejmenvojaĝo de Sigurdo daŭris verŝajne tri jarojn[3], de Bulgarujo (Bolgaraland) kaj tra Hungarujo (Ungararíki), Panonio, Ŝvabujo (Sváva) kaj Bavarujo (Beiaraland), kie li renkontis la imperiestron Lotaro la 3-a de la Sankta Romia Imperio (Rómaborg). Poste li alvenis al Danujo, kie lin salutis la reĝo Nils, kiu verŝajne donis al li ŝipon por veli al Norvegujo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Riley-Smith, 1986, p. 132
  2. 2,0 2,1 2,2 Sigurd 1 Magnusson Jorsalfare. Norsk biografisk leksikon.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 3,9 Gary B. Doxey (1996), "Norwegian Crusaders and the Balearic Islands", Scandinavian Studies, 10–1.