Norveglingva Vikipedio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Norveglingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-no.svg
Retadreso no.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo norvega
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 18/06/2013
Artikolnombro 386 515
Profundeco 28.2
Paĝoj 923 333
Redaktoj 13 508 336
Uzantoj 274 088
Aktivaj uzantoj 1 719
Administrantoj 58
Dosieroj 487
v  d  r
Information icon.svg

La norveglingva Vikipedio (norvege Norsk Wikipedia) estas fakte du norveglingvaj aŭtonomecaj eldonoj de Vikipedio: unu en la tradicia norvega literumo nomata Bokmål (signita per kodo .no), kaj dua en la novnorvega literumo nomata Nynorsk (signita per kodo .nn).

La origina norvega vikipedio fondiĝis la 26-an de novembro 2001, kaj komence permesis artikolojn en ambaŭ literumaj sistemoj, dum la novnorvega eldono fondiĝis la 31-an de julio 2004. Laŭ baloto en 2005, la ĉefa norvega vikipedio transformiĝis al eldono nur por la tradicia norvega literumo nomata Bokmål.

Wikimedia Norge estas norvega senprofitocela organizaĵo kun la celo subteni la vikimediajn projektojn, aparte tiujn en la du norvegaj literumoj kaj en la sameaj lingvoj. Ekde marto 2008 ĝi estas membroasocio de la Vikimedia Fondaĵo. Laŭ la stato de 2012, Jarle Vines estas la asocia prezidanto.

novnorvega versio


Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]