Norvegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Norvegujo)
Saltu al: navigado, serĉo
Kongeriket Norge/Noreg
Reĝlando Norvegio
Flago-de-Norvegio.svg
(Detaloj)
Norway coa.png
(Detaloj)
Nacia himno: Ja, vi elsker dette landet
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Oslo
Ĉefa(j) lingvo(j) norvega
Plej ofta(j) religio(j) Luteranismo
Areo
 % de akvo
385.199 km²
5%
Loĝantaro 4 920 305 (2011)
Loĝdenso 16/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .no
Landokodo NOR
Telefona kodo 47
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Harald la 5-a
Ĉefministro Erna Solberg
Nacia tago 17-a de majo
Sendependiĝo 7-a de junio 1905
Ekonomio
Valuto Norvega krono (NOK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Norvega Esperantista Ligo
v  d  r
Information icon.svg

NorvegioNorvegujo estas lando en Norda Eŭropo, en la Skandinava duoninsulo. Ĝi landlimas al Svedujo, Finnujo kaj Ruslando. La lando estas longa kaj mallarĝa, kaj la marbordo etendiĝas laŭ la norda Atlantika Oceano. La insulo Jan Mayen estas administrata de Norvegujo, kaj landlimas al islanda teritorio. La insularo Svalbardo estas sub norvega suvereneco laŭ la Traktato de Svalbardo. Buvet-Insulo en la suda Atlantika Oceano estas norvega dependa lando. Norvegujo ankaŭ terenopostulas du aliajn teritoriojn kiuj estas sub la Antarkta traktato. Pro malkonsento pri la limo inter norvega kaj rusa teritorio en la Barenca Maro, ekzistas regiono tie, kiu ĝis plue estas administrata de ambaŭ ŝtatoj.

La nomo de la lando[redakti | redakti fonton]

La ŝanelo de Karmøy al nordo estis nomata Norðrvegr, kiu signigas la vojo al nordo[1]. Tiu signifo pluvivas en pluraj lingvoj. Krome en antikva norvega estis la vorto Nor(v)egr kun la sama signifo.[1]

En la rakonto de Ottar de Hålogaland al la angla reĝo Alfredo la Granda estas uzata kaj Norðweg kaj norðmannaland. Runa surskribaĵo sur unu el la danaj Jellingŝtonoj de ĉ. 980 uzas la akuzativan formon Nuruiak, kiu estas Norvegh en la nominativa formo. En islanda manuskripto de la mezepoko, Norvegujo estas priparolata kiel Noreg(h)rNorveg(h)r.

Historio[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Norvegio estas konata pro sia bela naturo, precipe la longaj, profundaj fjordoj en la okcidenta parto de la lando kaj pluraj grandaj glaĉeroj. Norvegio grandparte estas montaro kaj arkta tundro. La plej alta monto estas Galdhøpiggen per siaj 2 469 metroj. La marborda linio havas pli ol 20 000 kilometrojn. Nord-Norvegujo estas konata kiel la lando de la noktomeza suno, pro parto de la lando situas norde de la polusa cirklo. Dum periodo en la somero, la suno ĉi tie ne subeniras, kaj dum la vintro estas periodo sen sunlumo.

Norvegujo havas modera klimato, precipe laŭ la marbordo kiu estas influata de la Golfa Marfluo. La klimato en la internaj partoj de la lando havas pli malvarma klimato dum la vintro, kaj la plej norda parto havas iom pli arkta klimato.

La lando konsistas el 19 provincoj aŭ gubernioj [no:fylke], plus Svaldbardo kaj Jan Mayen.

Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj [no:kommuner], ĉiu kun propra komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro [no:ordfører]. Estas 430 komunomoj en Norvegujo.

La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj [no:bygder], kun klare difinitaj bienoj [no:gårder], ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj) urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj [no:bydeler], ofte kun ties malnova disdivido (en bienoj) konservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas pri agrikulturo.

Norvegio mapo.png

Provincoj[redakti | redakti fonton]

Norway counties.svg

Vidu ankaŭ Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La norvega popolo parolas la norvegan, komprenata en ĉiuj regionoj de Norvegio, sed ekzistas variadajn dialektojn. Ekzistas du oficialajn norvegajn skribajn normojn: Unu nomiĝas librolingvo [no:bokmål] kaj evoluis de la dana lingvo, kiu estiĝis ofica lingvo dum dana rego super Norvegio. La alia skribnormo nomiĝas novnorvega [no:nynorsk], kaj estis konstruata de Ivar Aasen en la 19-a jarcento, kiel popollingvo surbaza de la diversaj norvegaj dialektoj, iomete kiel Esperanto baziĝas sur la diversaj lingvoj tra la mondo.

La samea minoritato parolas la sameajn lingvojn, ĝenerale ne kompreneblajn por la resto de la loĝantaro. La ciganoj parolas la ciganan. Nordiaj ciganoj parolas (en la norvega nomata) romani kaj rodi. Etaj minoritatoj parolas la finnan kaj finnan dialekton nomatan 'kvensk' en la norvega. Ankaŭ estas kelkaj judoj, kiuj parolas la jidan kaj la hebrean.

La plej gravaj enmigrantaj lingvoj estas hodiaŭ la albana, la araba, la persa, la serbokroataj lingvoj, la kurda, la tamila, urdu kaj la vjetnama.

Pri Esperanto, vidu Esperanto-movado/Norvegio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Norvegio estas lando tre riĉa kaj estas, laŭ UN (Unuiĝintaj Nacioj), la plej disvolviĝinta lando el la mondo.

Pri perŝipa transporto vidu artikolon Hurtigruten.

Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Estas ok lokoj en Norvegujo, kiuj troviĝas en la monda heredaĵo de Unesko.

Kelkaj famaj norvegoj[redakti | redakti fonton]

Niels Henrik Abel (matematikisto)
Roald Amundsen (esploristo)
Bjørnstjerne Bjørnson (verkisto)
Kjell Magne Bondevik (politikisto)
Gro Harlem Brundtland (politikisto)
Ole Bull (violonisto)
Leifr Eiríksson (esploristo)
Edvard Grieg (komponisto)
Knut Hamsun (verkisto)
Harald la 5-a (reĝo)
Morten Harket (kantisto kaj verkisto en A-ha)
Sonja Henie (sportisto)
Thor Heyerdahl (esploristo)
Ludvig Holberg (verkisto)
Henrik Ibsen (verkisto)
Helge Ingstad (esploristo)
Trygve Lie (politikisto)
Edvard Munch (pentristo)
Fridtjof Nansen (humanisto, esploristo)
Vidkun Quisling (politikisto)
Liv Ullmann (aktoro)
Sigrid Undset (verkisto)
Grete Waitz (sportisto)
Peter (Tordenskjold) Wessel (militaristo dum la Granda Nordia Milito)
Ivar Aasen (lingvisto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ebbe Vilborg. Etimologia vortaro de Esperanto, 24. ISBN 91-85288-22-5., kapvorto "norvego"
  2. Sigurd 1 Magnusson Jorsalfare. Norsk biografisk leksikon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]