Nossikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nossikon
Blazono de Nossikon
Blazono de Nossikon
Restoracio Krone Nossikon
kvartalo
Kantono Zuriko
Komunumo(j) Uster
Koordinatoj  47° 20′ 46″ N 8° 43′ 4″ O / 47.34611 °N, 8.71778 °O / 47.34611; 8.71778 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 46″ N 8° 43′ 4″ O / 47.34611 °N, 8.71778 °O / 47.34611; 8.71778 (mapo)
Areo ĉ. 5 km²
Alteco 490 m super marnivelo
Poŝtkodo 8610
vdr

Nossikon estas iama civilmunicipo kaj kvartalo de la urbo Uster. Ĝi havis proksimume 5 loĝantojn je la fino de 2008 kaj kovras areon de proksimume 5 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nossikon situas sudokcidente de la kastela monteto kaj la moteto Tämbrig, en distanco de proksimume 1,5 km de la urbocentro de Uster. Oni de Nossikon havas belan vidon al la lago Greifensee kaj la montoĉeno Pfannenstil. Nossikon konsistas el la malnova kerno kaj ĉirkaŭ ĝi diversaj novaj kvartaloj. En la sudo de Nossikon troviĝas naturprotekta zono Verenetorain kaj Brunnacher, tra kiu fluas la rojo Klusbach, kiu en Riedikon kuniĝas kun Tüfenbach kaj tiam alfluas al la lago.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la malnova vilaĝokerno de Nossikon elstaraj estas la konstruaĵo de la restoracio Krone Nossikon kaj vidalvide de ĝi malnova faktrabdomo kaj la malnova lernejo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nossikon estas konektita al la publika transportreto per la du buslinioj 813 kaj 814, kiuj en cirklo de la stacidomo de Uster unu tra Kirchuster, Nossikon kaj Oberuster reen al la stacidomo kaj la alia laŭ la inversa vojo konektas la kvartalon kun la urbocentro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 situas oriente en Oberuster en distanco de 1 km.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

En Nossikon troviĝas Volg-Supermerkato kaj la restoracio Krone kun kegloludejo, kiuj formas la ekonomian kaj kulturan centron de la kvartalo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]