Notario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Notario (laŭ la latina notarius, rapidskribanto) estas oficialulo kiu povas administri ĵuron kaj laŭleĝajn deklarojn, atestojn, autentikojn de dokumentoj kaj ekzekuti aliajn agojn kiuj varias de loko al loko.

En la plej multaj kontinenteŭropaj ŝtatoj troveblas la notaria profesio kun latinida karaktero, t.s. ke notarioj estas sendependaj, senpartiaj konsilantoj kiuj estas instalitaj en siajn postenojn de la ŝtato, kiel publika ofico. La latinida notariado, kies origino estas la romia leĝo, tradicie troveblas en Germanio, Belgio, Francio, Grekio, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Aŭstrio, partoj de Svisio kaj Hispanio. Krome en la meza kaj orienta Eŭropo, ankaŭ la ŝtatoj de Albanio, Estonio, Kroatio, Litovio, Latvio, Makedonio, Moldavio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Ĉeĥio kaj Hungario adaptis la latinidan notariadon. Ankaŭ ekstere de Eŭropo la latinida notariado estas disvastiĝinta.